(tr) (3)

[juro] Aserti iun kulpa: akuzi iun pri io; akuzi iun, ke li faris ion; elpaŝu k akuzu min publike! (Z); vi malprave lin akuzis (Z); oni ne devas akuzi la Akademion pro ĝia tute natura k prudenta konservemeco k singardeco (Z); pri tiu espero mi estas akuzita de la Judoj (N); Sokrato estis akuzita, ke li koruptis la junularon.
kulpigi, denunci, kalumnii.

  • sinakuzo
    Spontanea akuzado de si mem: li faris publikan sinakuzon.
    memkritiko.
  • akuzo
    Tio, pri kio oni akuzas: ĝis nun vi mokis miajn akuzojn (Z); pri unu akuzo mi decidis nun doni klarigon (Z); malveraj akuzoj (Z).
    riproĉo.
  • akuzado
    [juro] Ago de tiu, kiu akuzas: la akto de akuzado (difinanta la faktojn, pri kiuj la akuzito estos juĝata).
  • akuzanto
    Tiu, kiu akuzas: tion distrumpetis miaj akuzantoj mem (Z).
  • akuzisto
    [juro] ŝtata oficisto, kiu en iuj landoj prezentas la akuzojn en kriminala proceso.
    prokuroro.
  • akuzito
    Tiu, kiu estas akuzita: ne ĉiu akuzito estos kulpulo.
    juĝoto.
  • misakuzi
    False, erare akuzi.

  • Iel rilatitaj:

    advokatx alibix atestx defendx denuncx dirx juĝx kalumnix kriminalx kulpx montrx prokurorx riproĉx verx