tro

*tro


I- Partikulo, signifanta: 'pli ol sufiĉe; pli ol necese; pli ol ĝustamezure', kaj uzata:
  1. por modifi la sencon de adj-o, adv-o aŭ verbo: de rigardo tro alta malsaniĝas okulo (Z); la tro multa parolado lacigas lin (Z); de edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas (Z); kiu tro multe deziras, nenion akiras (Z); pli bone ne sali, ol sali tro multe (Z); vivi modere, nek interne, nek tro ekstere (Z); tro saltas la rato, ĝin kaptas la kato (Z); kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas (Z); se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas (Z);
  1. kun elipso de 'multe', por enkonduki suplementon de mezuriteco: tro da metioj profitoj neniaj (Z); tro da konfido kondukas al perfido (Z); de tro da pano venas malsano (Z); oni neniam havas tro da singardo; tro da kuiristoj kaĉon difektas (Z);
  1. por enkonduki subprop-on konsekvencan: ŝi estis tro pia kaj senkulpa, ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi (Z); ĝi okupis tro altan situacion, ke oni povu supozi [...] (Z); la aero tie estas tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi.

RIM. La 'ke'estas iufoje precizigita per 'por' (kun u-formo) aŭ 'ol' (kun us-formo): ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi (Z); la instrukcioj estas tro klaraj, ol ke mi erarus. Kiam la du verboj estas samsubjektaj, oni povas uzi inf-on: tiu sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon (Z).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • troa
    Estanta en pli ol sufiĉa kvanto aŭ grado; superanta la ĝustan mezuron: troa laboro; troa festeno estas veneno (Z); troa petolo danĝera al kolo (Z).
    ekscesa.
  • troe
    En troa kvanto, superanta la ĝustan mezuron: mi trovis du librojn troe en la kesto.
    plie, krome.
  • troo
    1. Eksceso: aldoni troon da acido, por ligi ĉiom da alkaloj; lando saturita de troo da vivo (B).
    1. [KOMPUTIKO] Situacio okazanta, kiam aritmetika operacio donas rezulton pli grandan ol la plej granda prezentebla valoro.
      valoreksceso.
  • troi (ntr)
    Transpasi la mezuron: la virinoj devas ĉiam troi! (B).
  • troaĵo
    Objekto aŭ ago, superanta la ĝustan kvanton aŭ mezuron: vi devos krompagi pro la troaĵo da pakaĵoj.
  • troigi
    Fari, ke io estu troa: vi troigas la damaĝojn, kiujn oni faris al via aŭto; ne troigu la esprimadon de viaj sentoj, oni kredus ilin neveraj.
  • maltroo
    [KOMPUTIKO] Situacio okazanta, kiam aritmetika operacio pri glitkomaj datenoj donas rezulton pli malgrandan ol la plej malgranda prezentebla valoro.
  • III- Samsenca pref.: trograndigi la aferon; tropezi; sen trograndigo oni povas diri, ke E. estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura (Z).
    super, preter, trans, hiper/, pasi, limo.

    tro

    PMEG: [tro]



    tre.

    Iel rilatitaj:

    abundx multx plenx plus ripetx superflux tre verx