letero

*leter/o

Skribaĵo, per kiu oni komunikas ion al alia persono: sendi leteron per poŝto; rekomendita, registrita letero; li sendis al mi junulon, kiu havis en sia mano nefermitan leteron (Z); nefermita (publika) letero al s-ro de Beaufront (Z); ŝia letero kuŝis sur la tablo, eĉ ne malfermite; sendi gazet-eltranĉon en leteroj al amikoj (Z); mi vidis el via letero, ke [...] (Z); valorletero (entenanta valoraĵojn, ĉekon ks); kaptordona letero (de juĝisto al la polico, por kapti krimulon); leterkolombo, letermeblo.
epistolo. [VIDU] leterkesto, leterfronto, leterskatolo.
  • letera
    Rilata al letero (j); letera papero; letera literaturo.
  • letere
    Pere de letero (j): letere interrilati; letere pli (Z) (telegramformulo).
  • leteri (ntr) (fm)
    Skribi leteron.
  • letereto
    Mallonga letero, ordinare, permane transdonata.
    bileto.
  • leteristo
    Oficisto, kiu disdonas la leterojn; leterportisto.
  • anoncletero
    Presita letero, anoncanta naskiĝon, edziĝon, morton.
  • avizletero
    Dokumento, informanta pri ekspedo.
  • ĉenletero
    Speco de superstiĉo aŭ friponaĵo, konsistanta en letero, kies tekston (preĝon aŭ monpeton) la adresulo devas rekopii kaj plu sendadi al pluraj korespondantoj.
  • dediĉletero
    Publika letero, presita fronte de libro, per kiu la aŭtoro dediĉis sian verkon al eminentulo.
  • frajtoletero
    Dokumento, kiu enhavas ĉiujn detalojn pri la ekspedata varo kaj kiu akompanas ĝin: fervoja, ŝipa frajtoletero.
    konosamento, ĉarto.
  • kaperletero
    [HISTORIO] Oficiala dokumento, per kiu registaro rajtigis kaperiston kaperadi.
  • kreditletero
    [KOMERCO] Dokumento, kiun eksportisto devas, por ricevi pagon, transdoni al la banko, ĉe kiu oni malfermis akreditivon por li.
    konosamento, kvitanco, poliso.
  • sekurletero
    Dokumento, subskribita de aŭtoritata instanco kaj garantianta, ke la koncernato ne estos arestita aŭ molestita en difinita okazo aŭ loko.
    paspermeso.

    letero


    Adresato.Afranki per memorfesta poŝtmarko.Akceptu mian plej koran dankon.Akurata respondo.Anticipaj(n) dankoj(n).Atendante vian respondon, mi restas altestime via.Atesti la subskribon de iu.Avizi pri ricevo de registrita letero.Bileto (ama).Bombardi iun per leteroj.Cirkulero.Ĉenletero.Direkti leteron al iu.Elkovertigi leteron.Falsi ies subskribon (signaturo).Familiara stilo.Filatelisto.Kia estas la afranko por tiu presaĵo ?.Kopio konforma al la originalo.Koverto.Kun profunda estimo.La korespondo kun soldatoj estas senafranka.Legi inter la linioj.Letero adresita al X zorge de S-ro Y.Letero aŭtenta, anonima, kondolenca, kompromita, registrita, nefermita(= publika al), neta (malneto), ne sufiĉe afrankita.Letero sendita el tre malproksime, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe.Letero skribita kun "hasto".Letero(j)n respondi, dati, tajpi, poŝti, sendi, registri, deĉifri,ĉifi, bruligi, ĵeti en la paperkorbon.Li ĉiam estas akurata kun siaj respondoj.Malkonfesi sian subskribon.Maltrankvile atendi respondon.Mi estas tutkore via.Mi legis vian leteron kun aparta intereso.Mi nenion aŭdis de vi.Mi rapidas respondi la demandon, antaŭ ol vi.Mi sendas al vi miajn sincerajn bondezirojn, kondolencojn.Mi sendas ĉi-ene poemon.Mi volis siatempe respondi al vi.Ne forgesu dati viajn leterojn.Ne trovi eĉ unu minuton por la kuranta korespondo.Neglekti sian korespondaĵon.Poŝtrestante.Punpago por ne sufiĉa afranko.Respondkupono.Respondu per revenanta poŝto (revenpoŝte).Ricevatesto.Senatende respondi.Simpatie via.Skribi sub ies diktado.Stampi sian adreson, la nomon de la sendinto sur la koverto.Subskribo aŭtentika (= aŭtenta).Via Letero kruciĝis kun la mia.
    telefono telegramo

    Iel rilatitaj:

    adresx aerogramx afrankx biletx brevx cirkulerx domx fermx forgesx interesx korbx korespondx kovertx kuponx legx paperx portx poŝtx publikx sakx sendx tajpx telefonx telegramx verx