SE

*se

  • I- Subjunkcio, signifanta 'en la okazo, krom', 'kun la supozo, ke', 'sub la kondiĉo, ke' kaj montranta:
    1. Rilaton inter fakte okazinta aŭ okazanta ago kaj ĝia sekvo: se E. tamen vivis kaj kreskis regule, ni povas pri tio sincere nin gratuli (Z); eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis (Z); se ni vin ne komprenas, kiu do povus vin kompreni? (Z); se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas (Z).
      ĉar, dum.

    RIM. 1 Al tiu senco proksimiĝas la uzo de 'se' kun infinitivo, por esprimi manieron de rigardado, vidpunkton: se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro (Z); se ne paroli pri [...] ; se tiel diri.
    1. Rilaton inter du agoj, kiun oni prezentas kiel validan por ĉiu tempo: se figuro havas tri laterojn, ĝi estas triangulo; se oni amas la gaston, oni zorgas la paston (Z); la tuta urbo parolis nur pri la mirinda birdo, kaj se du personoj sin renkontis, ili faris ekstazajn mienojn (Z); se foriras la katoj, festenas la ratoj (Z); se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos (Z).
      ĉiufoje, kiam.
    1. Rilaton inter ebla ago kaj ĝia eventuala sekvo: la amo pasas, se la amatino dum kvin jaroj kuŝis en tegmenta defluilo (Z); se li jam venis, petu lin al mi (Z); se via frato pekis kontraŭ vi kaj li pentas, pardonu al li (Z); se vi havos okazon, ne forgesu al mi skribi (Z); mi povus sveni, se mi restos sola (Z); ne plaĉus al mi, se oni min rifuzos.
    1. Rilaton inter neebla aŭ nefakta ago kaj ĝia ne okazonta sekvo: se mi estus sana, mi estus feliĉa (Z); mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okuloj (Z); pli bone estus al li, se li neniam estus naskita (Z); se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj (Z).

    RIM. 2 Oni uzas la us-formon nur, se la ago estas kontraŭa al la realeco.
  • se eĉ, eĉ se
    'se, malgraŭ verŝajno', 'se, malgraŭ ĉia atendo': eĉ se mi volus halti, mi ne povus (Z); eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin (X); mi trovos la kernon de la vero, se ĝi sidus eĉ en la plej profunda kaŝiteco (Z); ĝi iru en la akvon, eĉ se mi mem devus ĝin tien enpuŝi! (Z); se eĉ malmulte ni puŝos, la muro tuj falos.
    kvankam.
  • se ... nur...
    Sub tiu sola kondiĉo, ke: ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo, se oni nur kuŝis en ovo de cigno (Z); ĝi estus jam ĝoja, se nur la anasoj volus ĝin toleri inter si (Z); nun mi povas ricevadi de tiu besto anasajn ovojn- se ĝi nur ne estas anaso virseksa.
  • se ne
    Se ne estas tiel, sen tiu kondiĉo: ĉeestu du atestantoj: se ne, mi ne subskribos la kontrakton.
  • II- Konj. , esprimanta neefektivigitan deziron: ho, se mi havus rifuĝejon! (Z); ho, se la kato volus vin kapti, vi malbela estaĵo! (Z).
  • III- La sama, uzata kiel citaĵo: ĉio havas sian 'sed' kaj 'se' (Z); ĉio dependas de 'se' kaj 'kiam' (Z); se ne estus 'se' kaj 'tamen', mi al ĉio dirus amen! (Z).

    se

    PMEG: [se-frazoj]

    Esprimoj

    Agrabla estas gasto se li ne longe restas.
    Eĉ se ne kun mi, sed ne kontraŭ mi.
    Eĉ se paroli pri tio.
    Ho! se tio estus vera.
    La diablo furiozus, se io simila alvenus al liaj oreloj.
    La tero min englutu se mi mensogas.
    Li staras, kiel se li estus plantita.
    Neĝo falas dense, same kiel se da ĝi pluvus.
    Sur la tero se azenoj ne amasus, la milit' ne okazus (Kalocsay).
    Se ne paroli pri...

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    dum
    eble
    en la okazo kiam
    kiam
    kondiĉo
    kun la supozo ke
    malgraŭ
    sed
    sekvo
    sub la kondiĉo ke
    us
    vere
    ĉar

    Ankaŭ vidu:

    konjunkcio, subjunkcio

    Iel rilatitaj:

    -ebl -us dum kiam kondiĉx konjunkcix malgraŭ okazx sed sekvx subjunkcix supozx verx ĉar