konfirmi

*konfirm/i (tr)

  1. Plicertigi la verecon, sendubecon de io: konfirmi la novaĵon (B); la okazo konfirmis la supozon de la juna esploristo; tio konfirmas miajn timojn, esperojn; la observisto konfirmis la plenan utiligeblecon de E.; lia demisio ne estis konfirmita; nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas ia, kia [...] (Z).
    aserti, aŭtentikigi, jesi. [VIDU] firmigi, fortikigi.
  1. Sankcii, ratifiki: konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas (N); tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon (X); konfirmi testamenton.
  1. Konfirmacii: Karen estis nun en tia aĝo, ke ŝi devis esti konfirmata (Z).
  • konfirmo
    1. Ago de tiu, kiu konfirmas: konfirmo de iu al iu pri io; en tiu ridado (li) trovis konfirmon de siaj timoj (Z).
    1. Konfirmacio.
  • malkonfirmi
    Deklari, montri la malverecon, neĝustecon de io: la registaro malkonfirmis la novaĵon pri ribelo; tiu malkovro malkonfirmas viajn konkludojn
    dementi, kontesti, rebati, refuti.

    konfirmi


    Iel rilatitaj:

    alibix aprobx atestx certx dementx ekzemplx jes pravx rajtx verx