probabla

probabl/a (3)

  1. (pp opinio) Tia, ke por ĝia vereco ekzistas pli da motivoj, ol kontraŭ.
  1. (pp okazaĵo) Tia, ke por ĝia efektiviĝo ekzistas plimulto da ŝancoj: la demisio de la ministraro estas tre probabla; la probabla ekarto estas tiu, kiun oni havas egalan ŝancon superi aŭ malsuperi.
    kredebla, supozebla, verŝajna, proksimuma.
  • probable
    Kun plimulto da ŝancoj; verŝajne: probable li ĝin scias, sed ne volas diri; mi venos probable morgaŭ, sed ne certe.
  • probablo
    1. [STATISTIKO] Nombro, kiu estas proksima al la relativa ofto de difinita okazaĵo en longa serio de ripetoj de pli ĝenerala okazaĵo: probablodenso.
    1. [STATISTIKO] Nombro, kiu iusence esprimas la gradon de kredindo de aserto.
  • probableco
    Eco de io probabla: ĉe manko de certeco oni devas kontentiĝi je probableco; la probableco de lia vizito je tia horo estas tre malgranda.
  • probabliko, probablokalkulo
    [MATEMATIKO] [STATISTIKO] Teorio kaj kalkulo pri probabloj.

    probablx


    Iel rilatitaj:

    densx distribux eventualx konjektx okazx verx verŝajnx ŝajnx