imiti

*imit/i (tr)

  1. Agi tiel same, kiel alia persono: ne penu imiti rabemulon (Z); imitu almenaŭ vian patron; moki iun, imitante liajn kutimajn gestojn; imiti ies ekzemplon; aktoroj, kiuj abomeninde imitis la homojn (Z); imiti Vergilion (liajn verkojn, stilon); imiti grandsinjoron-baldaŭ perdi la oron (Z); ploranton ni evitas, ridanton ni imitas (Z); ĉiu devas mem al si elekti heroon imitotan (Z).
  1. Fari objekton tute similan al alia objekto, rigardata kiel modelo: imiti statueton, romanon, ies subskribon, diamanton, malnovan modon; tiu dramo estas imitita de multaj fremdaj verkistoj; rakonto imitita laŭ, el malnova legendo.
    kopii, pastiĉi, parodii, plagiati.
  • imita
    Prezentanta imiton: imita produktaĵo; la infano imite balbutas la simplajn vortojn, ne komprenante ilin (Z).
  • imitaĉi
    Krude kaj moke imiti.
    karikaturi, simii.
  • imit (ad)o
    Ago de imitanto: lia deklamado estis bona imito de la fama aktoro.
  • imitaĵo
    Io imitita: imitaĵo de konata verko, de juvelo, de oro.
    faksimilo, falsaĵo.
  • imitanto
    Tiu, kiu imitadas: estu imitantoj de mi, kiel mi ankaŭ estas imitanto de Kristo (N); li estas nur mallerta imitanto.
    epigono.
  • imitilo
    [KOMPUTIKO] Programo, kiu igas komputilon imiti la konduton de alia komputilo, tiel ke eblas uzi kun la komputilo imitanta programojn de la imitata.
    interpretilo, simulilo.
  • imitisto
    Aktoro, kiu speciale imitadas bestokriojn, tonon de aliaj personoj ks.
  • neimitebla, senimita
    Tia, ke oni ne povas ĝin imiti.
  • bioimita
    [TEKNIKOJ] (pp artefarita materialo, ilo, procedo ks) Ellaborita per imito al biologia materialo, organo, procezo: bioimitaj teknikoj estas uzataj ekz. en la konstruo de naĝkapablaj robotoj ekipitaj i.a. per artefaritaj sensiloj kaj muskoloj.
  • sonimito
    Onomatopeo.

    imiti


    aktoro.faksimilo.falsaĵo.imitaĵo.imite al.imitinda.interpreti .kopii.modelo.surogato.
    kompari. simila. simuli.

    Iel rilatitaj:

    bildx ekzemplx interpretx klasikx komparx kopix reproduktx similx simulx spegulx verx ŝajnx