humoro

*humor/o

  1. Kutima aŭ okaza stato de la temperamento aŭ de la psiko: melankolia, milda, akra, acida (Z), trankvila, gaja humoro; ĝi tute ne estis en bona humoro (Z); li estas en plej furioza humoro (Z); li estas la bona humoro mem (Z); la humoro kaj opinio de tiuj ĉi amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas (Z); kontraŭ doloro helpas bona humoro (Z),
    animstato.
  1. (evi) = humuro.
  1. [MEDICINO] (ark.) ĉiu el la likvoj de organismo (ekz. sango, limfo, galo ktp): [ANATOMIO] akva humoro de la antaŭa kamero de la okulo.
  • humora
    1. Rilata al la psika humoro.
    1. [MEDICINO] (ark.) Rilata al la humoroj.
  • humorismo
    Medicina doktrino, en kiu oni rilatigis la malsanoperturbojn al aliiĝo de la humoroj.
  • bonhumorigi, malbonhumorigi
    Meti iun en bonan, malbonan humoron.
    agordi.

    humoro

    REVO: [humoro]
    malĝoja, trista.morna.moroza.domaĝo.ĉagreno.bedaŭro.kolera.paŭti.nerv(oz)umi.eferveski.indigno.aflikti.spleno.plori.suspiri.oscedi.angorobbеnui.trankvila.eksciti.kontenta.ŝrumpigi.kuntiri.perplekso.entuziasmo.vervo.ĝoja.ŝerci.ridi.rideti.humuro.jubilo.feliĉa.beateco.konduto.emocio.

    Iel rilatitaj:

    afablx agordx atrabilx depresix kolerx kontentx verx ĝojx ŝanĝx