absoluta


  1. Tute sen dependa de ĉia potenco aŭ kontrolo: absoluta reĝo (reganta nur laŭ sia arbitro) oni diris pri carismo, ke ĝi estas absoluta monarkio, moderigata de atencoj.
  1. Ne elmetita al ia kondiĉo, rezervo aŭ limigo: absoluta principo, regulo, logiko (Z) absoluta manko de singardo (Z) mi estis amiko absoluta de via entrepreno (Z) mi faros el la lando absolutajn ruinojn (X) absoluta mallumo regis ĉirkaŭ ĝi.
    nepra, radikala, perfekta, pura.
  1. [lingvoscienco] Sen sintaksa rilato kun sintagmo de la sama frazo: En E. ne ekzistas absoluta participo.
  1. [ kemio] Sen miksa, tute pura: absoluta alkoholo.
  1. [fiziko] Sendependa de arbitra mezurilo: absoluta temperaturo absoluta nulpunkto absolutaj elektraj unuoj.
  1. a) [matematiko] (pp reela valoro) Sen signuma: la absoluta valoro de - 3 estas 3.

b) [matematiko] (pp. kompleksa valoro) Estanta la distanco al la origino: la absoluta valoro de 4 + 3i estas 5.

  • absolutismo
    [politiko] Sistemo de regado per absoluta aŭtoritato.
  • absolute
    1. En absoluta maniero: neniu verko en la mondo estas nek povas esti perfekta absolute (Z); lingvo absolute logika estas lingvo senviva (Z).
    1. (kun negacio) Tute, nepre: ekzistas absolute nenia neceseco, por ke ni forĵetu [...] (Z); restis nenio absolute nek por mordi nek por gluti (Z); ili absolute ne volis kredi, ke [...] (Z).
    1. [lingvoscienco] Senkomplemente, ne sekvata de la atendebla objekto: en la frazoj 'konfidu, sed vidu' aŭ 'la edzino de Abram ne naskis al li', la verboj estas uzataj absolute.
  • absoluto
    [filozofio] Esto, kiu ne dependas de alia esto, ekzistas per si mem k estas kaŭzo de la ceteraj estoj.



  • absoluta bezono, sonsento, valoro, potenco. absolute konverĝa. absolutismo. diktatoro : reganto (ŝtatestro) kun absoluta potenco. ĥemie pura. plena, rekta, senpera, malrelativa. relativa : vidata kompare al aliaj similaj; ne absoluta. sendependa. senkondiĉa, malrelativa, senrezerva, senescepta, senmanka, nepra. tute sen akva.


    Li absolute ne volas kredi, ke. Mi estas nun absolute ne kapabla por iu laboro, ne kapabla je io. Oni ne havas absolutan certecon, ĉu.

    certa. estro. grava. juro. komandi . kompari. kondiĉo. matematiko. metafiziko  muziko. necesa. ordoni. reĝimo. scienco. speciala.


    Iel rilatitaj:

    -estr adresx akvx alkoholx arbitrx aŭtokratx aŭtoritatx barx bezonx certx dependx diktatorx estx gravx idealx jurx kemix komandx komparx kompleksx kondiĉx limx matematikx metafizikx miksx monarĥix muzikx necesx neprx ordonx perfektx potencx principx purx radikalx regulx regx rezervx reĝimx rilatx sciencx signx sonx specialx tiranx valorx verx