*efektiv/a

  1. Montriĝanta per konstateblaj efikoj; fakte rezultanta de ies ago: la vortoj havas efektivan povon.
  1. Reala: vi faris al mi efektivan surprizon (Z); efektivaj amikoj de l' afero ne rigardas, ĉu la afero estas jam sufiĉe 'en modo' (Z); ili servas nur por la okazoj de efektiva bezono (Z); en okazo de efektiva neceseco (Z); tio estas efektiva eraro; efektiva pliboniĝo; la efektiva najtingalo estis ekzilita (Z); la efektiva nombro de la E-istoj (B).
    fakta.
  1. (antaŭ titolo) En aktiva funkcio: la titolo de efektiva kortega kuiristino (Z); estis iam efektiva studanto, kiu [...] (Z).
  • efektive
    Vere, fakte, reale: efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon (Z); David sendis esplorrigardantojn k konvinkiĝis, ke Saul efektive venis (X); ĉu efektive ŝimej ne estos mortigita? (X); Volapük ne povis sukcesi, efektive ĝi postulis tro grandan penadon (Z); ĉu efektive oni devas ŝanĝi nur tiujn formojn, kiuj montriĝas kiel efektive k sendube malbonaj? (Z).
  • efektivo
    1. Efektivaĵo.
    1. = kiomo.
  • efektivaĵo
    Io efektiva: anstataŭ niaj belaj revoj ni spertis teruran efektivaĵon (Z); decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj k veraĵoj (X).
    metaforo.
  • efektiveco
    Eco de io efektiva: vitro, kiu ĉion faras centoble pli granda, ol ĝi estas en efektiveco (Z); tiam la tuta homaro en efektiveco prezentos nur unu genton (Z); ekzistas en efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo [...] (Z); tia entrepreno, kiu en la unua momento eble timigos, en efektiveco havas en si nenion danĝeran (Z).
  • efektivigi
    Fari, ke io estu efektiva: efektivigi intencon, planon, ideon; principoj egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike (Z); post tre malmultaj jaroj la bela multemiljara revo de la homaro estos efektivigita (Z); mia ideo estas nur teoria: ĉu ĝi estas efektiviginda k efektivigebla, pri tio povas juĝi nur la estraro (Z); tio estas neefektivigebla utopio (Z).
    plenumi, elfari, realigi.
  • efektivigo
    Realigo: oni ne devas atendi kun la efektivigo de tiu intenco.
  • efektivigado
    Tuto de la agoj, celantaj al efektivigo: unu tuj komencis la efektivigadon de la projekto (Z).
  • efektiviĝi
    Iĝi efektiva: mian juĝon mi prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos (Z); ĝis la bela sonĝo (revo) de l' homaro por eterna ben' efektiviĝos (Z); la aksiomo efektiviĝis sur ŝi (Z); kiel hirundo forflugas, tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas (X); kiel mi decidis, tiel efektiviĝos (X).

    efektiva


    La afero nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj bataluskontraŭĝi.
    La vortoj havas efektivan povon.
    Li tuj komencis la efektivadon de la projekto.
    Planon teksi, plekti, ŝpini, efektivigi, realigi.
    Por efektivigi la planon, oni jungis ciujn fortojn de lalando.
    Transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektiviĝi.
    atingi.
    disvolvi.
    elfari.
    fari.
    konstati.
    plenumi.
    realigi.

    aŭtenta.ĉar. fakta.fakte.ja. konkreta.materio.nome. praktika.pruve.reala.vera.
    batali. fari. grava. ideo. ja. kvanto. nepre. plano. vero.

    Iel rilatitaj:

    aŭtentx batalx donx efikx estx faktx farx gravx idex ja konkretx konstatx kvantx neprx okazx planx plenumx praktikx projektx realx verx ĉar