kruda

*krud/a

  1. Tia, kia la naturo ĝin produktis; konservanta sian primitivan staton, neprilaborita, nepreparita, nekultivita: [KUIRARTO] kruda frukto, viando (ne kuirita), lano, silko, pelto (Z), ledo, marmoro (ne polurita), diamanto (ne facetita), sukero (ne rafinita), tolo (ankoraŭ ne lavita), grundo (ne plugita); kruda fero (fandfero); la krudaj odoroj de la tero kaj akvo; nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo (Z); la montoj aspektas pli krude (Z).
    sovaĝa
  1. Forte kaj malagrable impresanta la sensojn pro neperfekta laboriteco aŭ pro ne sufiĉa harmonio; malmilda, neharmonia, maldelikata: kruda koloro, kontrasto, vino, voĉo; kolero faras la vizaĝon pli kruda; kruda skizo, stilo, kanto; en la sono de lia voĉo estis aŭdebla io kruda, preskaŭ malrespekta (B).
  1. Dolorige impresanta la sensojn pro senbrida fortego aŭ sovaĝa intenseco; pene tolerebla, malmildega: la homoj devas konstante batali kontraŭ la krudaj fortoj de la naturo (Z); kruda aero de vintro premas ĉion (B); krudaj aŭtunaj nebuloj (Z); kruda vintra tago (Z); kruda kolero, vorto, movo, puŝo; la vetero estis kruda, la ĉielo griza, malklara kaj peza (Z); la kruda tumulto de la batalo (Z); ĉion krude rompi (Z); ne tro krude, ne tro multe per unu fojo (Z).
  1. Ne mildigita de civiliza kultivo; brute instinkta; malklera, malĝentilega, vulgaranima: krudaj sovaĝaj soldatoj (Z); la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon (Z); kruda karaktero, ruzaĵo, insulto, eraro; plej kruda superstiĉo sufokas ilin (B); kruda nescio.
  • krudaĵo
    1. Ankoraŭ ne prilaborita materialo, kiun oni uzadas en fabrikado.
    1. [KUIRARTO] Nekuirita frukto, legomo aŭ viando, preparita por manĝo.
  • krudeco
    Eco de io aŭ iu kruda: la krudeco de ies manieroj, stilo, ŝercoj, genio.
  • krudulo
    Iu ne edukita, neĝentila: se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos (Z); plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo (Z).
  • malkruda
    Delikata, rafinita, prilaborita.

    kruda


    Iel rilatitaj:

    abruptx asprx barbarx bestx brutalx civilizx korx kuirx kulturx popolx salx sovaĝx sukerx verx veterx