venki

*venk/i (tr)

  1. Superi malamikon en batalo, milito: mi venkis ĉiujn kvin atakantojn (Z); nia lando venkos (Z); la venkitajn reĝojn li alkateniĝis al sia kaleŝo (Z); (f) venkas ne forto, venkas la sorto (Z).
    triumfi.
  1. Superi konkuranton: la laŭreato facile venkis ĉiujn poetojn en la konkurso (B); li venkis per du metroj sian plej danĝeran rivalon. [VIDU] rekordo.
  1. Transpasi (malfacilaĵon): li neniam venkis la alfabeton (Z); venki ĉiujn barojn (Z); estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu kaj venku (Z); li tamen tiun muzikpecon ne venkos, kiel ajn longe li ludas (Z); (f) venki sian timon, sian pasion; ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo (Z).
  1. (io) Esti pli forta ol: ĉirkaŭ la mateno ŝin venkis laceco kaj ŝi ekdormis (Z); la scivoleco venkis la singardon; (abs) mi deziras, ke en nia afero venku ĉiam ne tio, kio estas mia, sed nur tio, kio estas bona (Z); la vero ĉiam venkas (Z); sed la mallumo fine venkis (Z).
  • venko
    1. Sukceso en batalo: ankoraŭ unu tia venko, kaj mi restos sen armeo! (B); venko de iu super iu; (f) ho morto, kie estas via venko? (N); venkobati; venkopreni.
    1. Sukceso en sporta konkuro: ne ĝojkantu antaŭ la venko; atingi, gajni la venkon.
  • venka
    Rilata al venko aŭ venkanto: venka marŝo tra fremda lando; venke krii.
  • venkanto
    Tiu, kiu venkas: al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj (X); ĉu tio estas sufiĉa, por ke mi estu lia venkanto? (Z); (f) sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj (Z).
  • venkigi
    Fari, ke iu, io venku: la dioj lin venkigis; la indignigaj rimedoj, kiujn ili uzas, por venkigi sian personan entreprenon (Z).
  • venkiĝi
    Iĝi venkita: armu vin, sed fine vi venkiĝos; ŝia animo venkiĝis de la neniam esperita amo (Z).
  • venkinto
    Tiu, kiu venkis: la tuta lando de l' venkita reĝo transiris en posedon de l' venkinto (Z); la rajto loĝas ĉe la venkinto (Z).
  • venkito
    Iu, kiu estis venkita: venkiton oni ne batas (Z); ve al la venkitoj!; (f) la venkitoj de la vivo.
  • disvenki
    Disigi per sia venko: disvenki la invadantan armeon.
  • malvenko
    Malsukceso en batalo, konkuro: suferi malvenkon; rezignacii je sia malvenko.
  • nevenkebla
    Tia, ke oni ne povas venki ties forton: ili sin reciproke proklamis nevenkeblaj (Z); nevenkebla kapitano; se min ne malhelpas nevenkeblaj cirkonstancoj, mi penos veni (Z).


    Am-, lul-, venk-kanto. Brila venko. Delikata, transversa deklivo ( altigo de la pavimo por faciligi la venkon super la centrifuga forto). Demoraliziĝo de la venkita armeo. Ebrii pro la venko. Glora venko. La venkinta partio balais la opozicion. La vero ĉiam venkas. Li neniam venkis la alfabeton. Ni devas aŭ venki aŭ morti. Ni pli aŭ malpli frue venkos. Tiu ruzo certigis la venkon. Tiu unua sukceso estas bona aŭguro por la fina venko. Trakti la venkitojn kun humaneco. Trudi severajn kondiĉojn al la venkito. Ve! al la venkitoj.
    armeo. batali. militi. povi. sukcesi. ŝtato. vero.

    Iel rilatitaj:

    armex armx atakx batalx defetx fortx frakasx luktx militaferx militx povx sukcesx verx ĉampionx ŝtatx