masko

*mask/o

  1. (de la antikvuloj) Artefarita vizaĝo, kun tipaj trajtoj, kiun surmetis la aktoroj, por konigi de malproksime la personojn kiujn ili ludis: tragedia, komedia masko; tia masko, kian faris al si Thespis (Z) (Tespiso); (analoge) maskoj de negraj sorĉistoj, de tibetaj ŝamanoj.
  1. Artefarita vizaĝo el pentrita kartono, per kiu oni kovras la vizaĝon en balo, karnavalo ks, por esti nerekonebla: groteska, grimaca masko; el sub la masko brilis ŝiaj okuloj; maskobalo; (f) ofte oni devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn (Z).
  1. [TEKNIKOJ] Vizaĝkovrilo, el dratreto, gazo ks, uzata ordinare por ŝirmi: skermista masko, kirurga masko, submara masko; gasmasko.
  1. [BELARTOJ] Gipsa aŭ vaksa muldaĵo de la vizaĝo, farita el vivanta aŭ mortinta persono: la masko de Betoveno, de Napoleono.
  1. [ARMEOJ] Naturaj aŭ artefaritaj baroj, ŝirmantaj kontraŭ la surteraj vidoj aŭ la pafado de malamiko.
  1. (f) Trompa aspekto, ŝajno: mi volas averti la E-istojn, ke ili sin garde kontraŭ la maskoj (Z); agi sub la masko de la virto, de la ĝenerala utilo.
    mantelo, preteksto, vualo.
  1. [FOTOGRAFIO] Maldiafana folio el kartono, plasto aŭ metalo uzata de fotografisto, por ke sur la kopio aŭ presitaĵo aperu nur parto de la reproduktota bildo aŭ teksto.
  1. [KOMPUTIKO] ĉeno de bitoj, kiun oni per bulea operacio kombinas kun dateno, por elekti parton de ĝi.
  • (subakva) masko
    Akcesoraĵo por subakva naĝado, ŝirmanta la okulojn kaj nazon kontraŭ akvo, kaj ebliganta subakve klare vidi.
  • maski (tr)
    1. Kaŝi per masko: li neniam volis maski sin; (f) la Delegacio konsistis el maskitaj E-istoj (Z); rimedoj, kiujn uzis s-ro de B. kaj s-ro C. , por maskite ruinigi E-on (Z).
    1. Kovri per trompa ŝajno: maski siajn sentojn, la veron; maskitaj paroloj (X); maskita malsano (kun simptomoj trompaj).
    1. [ARMEOJ] Kaŝi (trupon) for de la vidado aŭ pafado de la malamiko.
  • duonmasko
    Masko el silko, kovranta nur la supran parton de la vizaĝo.
  • senmaske
    Montrante sian vizaĝon, sian veran penson ks.
  • senmaskigi
    1. Demeti maskon de iu.
    1. (f) Montri la veran karakteron de iu aŭ io: senmaskigi perfidulon.
  • vestmaski = maskovesti: mi povus ĵuri, ke li estas vestmaskita dio (Z).

    masko


    Iel rilatitaj:

    ludx personx verx vizaĝx ŝlosx