germano

*german/o

  1. [HISTORIO] Ano de C-Eŭropa germana gento.
  1. [POLITIKO] Civitano de Germanio.
  • germana
    Rilata al la germanoj: la germana lingvo (Z), lando (Z); la germana Regno, Imperio; [HISTORIO] Germana Demokratia Respubliko (GDR, 1949-1990, en la E parto de nuna germanio).
  • Germanio, *Germanujo
    Regno (FRG) en C Eŭropo (Berlino).
  • germanigi
    Doni al io germanan karakteron.
  • germanismo
    Aparta dirmaniero aŭ moro karakteriza de la germanoj.
  • germanisto
    Specialisto pri la germana lingvo.
  • germanlingva
    Uzanta la germanan lingvon: germanlingva verkisto, la germanlingva Svislando.
  • germanlingvio
    Tuto de la teritorioj aŭ medioj, en kiuj estas uzata la germana lingvo.
  • altgermana
    Rilata al la germana lingvo, origine parolata en S-Germanio, nun en komuna literatura uzado.
  • basgermana
    Malaltgermana.
  • judgermana
    Jida: judgermana ĵargono (Z).
  • malaltgermana
    Rilata al la nordaj germanaj dialektoj, kiujn ne trafis la dua konsonantmutacio. SIN. basgermana.
    platdieĉa, Nederlanda.
  • malnovgermana
    Rilata al la formo de la germana lingvo, uzata en la 8a-11a jc.
  • svisgermana
    Rilata al la germanaj dialektoj, parolataj en Svislando, kaj al la koncerna teritorio.
    alemana.

    Germano


    ĝermano. teŭtono.
    gento lando. nacio. popolo. ŝtato.

    Iel rilatitaj:

    Akenx Anhaltx Badenx Bazedovx Baĥx Berlinx Betovenx Brandenburgx Brunsvikx altx bacx bavarx gentx homx hundx landx lingvx nacix popolx ŝtatx