temperaturo

temperatur/o

  1. Grando, karakterizanta la subjektivan senton pri varmo aŭ malvarmo kaj difinita per termodinamikaj procedoj: [FIZIKO] oni mezuras temperaturon laŭ la skalo celsia (en °C), kelvina (en K) aŭ (nun malofte) laŭ la farenhejta (en °F); la temperaturo (de la ĉambro) devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta (Z); kia estas la ĉimatena temperaturo?; altaj, malaltaj temperaturoj; absoluta temperaturo (kalkulita el la absoluta nulo, t.e. 0 K aŭ - 273°C).
  1. [MEDICINO] Interna grado de varmo de la homa korpo: la normala temperaturo estas ĉ. 37°C; kontroli la temperaturon de malsanulo (kontroli ties variadon kompare kun la normala korpa temperaturo).
  • temperatura
    Rilata al la temperaturo: temperatura pliiĝo (aŭ: altiĝo), malpliiĝo (aŭ: malaltiĝo); temperatura kurbo, gradiento.

    temperaturo

    REVO: [temperaturo]
    Agrabla sento de varmo. Centra hejtado. Dentoklaki de frosto. Estasmalvarme al mi. Estas varme al mi. Esti tute blua de malvarmo. Fridego.Friska. Frosta, akra, grinca malvarmo, "frido". Frostas al mi en lapiedoj. Frostas tie ĉi. Frostotremo trakuras lian dorson. Frostoŝvelo(= pernio).Intensa malvarmo. Kia estas la lego sur la termometro ?.La disperdiĝo de la varmo.La gradoj saltis de 8 ĝis 15.Malvarmo penetranta ĝisoste. Ne plu senti siajn piedojn. Ondo de grandamalvarmo. Pika, pinĉa frosto (=gelo). Por forigi malvarmon : blovi sursiajn fingrojn ; batadi sian korpon per brakoj.Ricevi impreson de malvarmo. Sensi malvarmon. Sensiva al malvarmo.Severa malvarmo. Siberia malvarmo.Skuiĝi de frosto. Somera temperaturo. Stovo.Temperaturo leviĝas, falas.Teni al si piedojn varmaj. Tepida.Termobotelo.Termometro montras 2 gradojn super nulo. Trafrostiĝi ĝisoste. Tranĉamalvarmo.
    vetero meteorologio

    Iel rilatitaj:

    Celsix Sunx aerogramx altx anateksx blovx bolometrx bolx falx frostx gradx meteologix meteorologix sentx sezonx somerx super suprx termometrx varmx veterx vintrx