klini

*klin/i (tr)

  1. (pp rigida objekto) Meti en tian pozicion, ke unu fino aŭ parto estas malpli alta ol la alia: volu klini vian kruĉon, ke mi trinku (Z); fakoj, kies fundoj estas klinitaj malrekte al la muro (Z); li klinis la glavon antaŭ li; (f) Li (Dio) klinis la ĉielon kaj iris malsupren (X).
  1. (pp malrigida objekto) Kurbigi, fleksi al malsupro: la neĝo klinis al la tero la branĉojn de l' abio (B); li sentis, ke la saliko klinas sur lin siajn branĉojn (Z); junkoj klinitaj de la vento.
  1. Oblikvigi parton de sia korpo: klini salute la kapon (Z); ŝi sidis, klininte la kapon al la brusto (Z); klini la orelon al iu (Z) (pf favore aŭskulti); li klinis sian ŝultron por portado (X); kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo (Z); klinita sub la pezo de la jaroj; (analoge) klinu viajn foliojn, admonis la saliko (Z).
  1. (f) Emigi, inklinigi: klini al pardonemo la animon de la reĝo (X); klinu mian koron al viaj leĝoj (X).
  1. (f) Cedigi: mi klinis mian koron, por plenumi viajn leĝojn (X); plena sako ĉiun mastron al vi klinos (Z) (ĉiu cedas al mono).
  • sin klini
    1. Fleksi la supran parton de la korpo: ili sin klinis super la kadukan viron (Z); mi (la kuracisto) klinis min super la infanon (Z); klini sin malantaŭen, por rigardi la plafonon.
    1. Fari tiun movon, kiel signon de respekto: li klinis sin [...] kaj faris adorsaluton (X); la siringarbetoj klinis sin al ĝi (la bela cigno) en la akvon (Z); (f) Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento [...] (Usono), mi klinas min antaŭ vi! (Z).
    1. Fari tiun movon, kiel signon de rezignacia obeado: en la premo de mizero mi ne klinu min antaŭ la idolo de popolamaso (Z); (f) vi devas vin klini antaŭ ĝiaj (de la publiko) sensencaj kapricoj (Z); la afero dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiu mi devas min klini (Z).
  • klina
    Prezentanta klinon.
  • klino
    1. Ago, per kiu oni klinas: salutante lin per klino de la kapo (Z).
    1. [TEKNIKOJ] La angulo inter iu rekto aŭ ebeno kaj ne eksplicite nomata referencdirekto.
    1. [FIZIKO] (pp karakteriza kurbo de elektrontubo) Kvociento de la elementa variado de la anoda kurentintenso per tiu de la krada tensio, kiam ĉiuj ceteraj tensioj restas konstantaj.
  • klineco
    Pozicio de io klinita: la klineco de kanontubo.
  • kliniĝi
    1. Iĝi klinita: la siringa arbetaĵo kliniĝas super la barilon (Z); la veturilo kliniĝis danĝere; ŝi disŝiradis rozojn de kliniĝantaj al ŝi branĉoj (Z); kliniĝintaj krucoj (B); la kliniĝinta turo de Pizo; sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj (Z); (f) ĉi tiu krimula kap' kliniĝas al la tombo (Z).
    1. Sin klini 1: la malbona frato kliniĝis super ŝin kaj ridis malice (Z); mia edzino estu adultigata de aliulo kaj aliuloj kliniĝu super ŝi! (X).
    1. Sin klini 2: viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero (X); li kliniĝis al la Eternulo (X); la reĝidino ne vole devis kliniĝi antaŭ li (Z); ju pli peza la greno estis, des pli profunde ĝi kliniĝis en pia humileco (Z).
    1. Sin klini 3: li kliniĝis respekte antaŭ la leĝo (B); en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto (X).
    1. (f) Malleviĝi, al proksimiĝi al sia fino: la suno kliniĝis al la horizonto, la tago jam forte kliniĝis (X); la jaro kliniĝis al sia fino (Z); la imperio kliniĝas al sia ruino.
      kaduka.
  • kliniĝo
    1. Stato de kliniĝanta korpo: la gracia kliniĝo de ŝia kolo; (f) la tempo de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj (Z).
    1. [ŜIPOJ] La klinita stato de ŝipo, kiun ĝi suferas, se akvo enpenetris kaŭze de averio.
      deklivo.
  • klinilaro
    [ARMEOJ] Mekanismo, kiu ebligas meti kanontubon en la celdirekton laŭ la vertikala ebeno.
  • klinometro
    [GEODEZIO] Instrumento, ofte kun kompaso, por mezuri la klinon de tera areo disde la horizontalo, kalkulatan en gradoj aŭ en procentoj.
    goniometro.
  • alklini
    Klini al: la knabo kriante alklinis sin al la tero (Z); alkliniĝante al la patrino (Z); branĉoj, kiuj alkliniĝis unu al la alia (Z).
  • deklini
    1. Klini flanken, en nenormala aŭ malĝusta direkto: per subita gesto li deklinis la armilon; (f) deklini la vojon de justeco (X).
      deturni.
    1. (f) Instigi al malbona konduto: deklini la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landon (X); ili vane penos deklini nin de nia vojo (Z).
  • dekliniĝi
    1. Flankeniĝi en malĝusta direkto: la barko dekliniĝis de sia kurso; (f) ili dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj (X); kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren (X).
      devii.
    1. Flankeniĝi de vero aŭ justo: dekliniĝi de la bona konduto, de la reguloj (Z), de sia ĵuro (Z); ŝi dekliniĝis de la honesteco de sia patrino (Z).
  • dekliniĝo
    1. Flankeniĝo.
    1. Malobservado de la reguloj aŭ de la moralo: ĉiuj liaj dekliniĝoj estos pardonitaj; per nekliniĝa irado rekte antaŭen (Z).
    1. = deklinacio.
  • disklini
    Klini duflanken: en kanabon manojn enŝovante li disklinas la trunket-densaĵon (G).
  • elklini
    Klini, eligante: elklinante la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo (Z); ŝi elkliniĝis super la balkonon (Z); infanaj kapetoj elkliniĝantaj el la branĉaj plektaĵoj (Z).
  • forklini
    1. Klini, malproksimigi for de iu: ŝi forklinis flanken unu el la folioj (Z); Moor, forklininte la kapon (Z); (pf) forklini sian orelon (X); (f) Moseo starigis antaŭ Li [...] , por forklini Lian koleregon (Z); liaj edzinoj forklinis lian koron (X).
    1. (f) Malrespekti, mistrakti: ne forklinu, la rajton de via malriĉulo (X), de fremdulo (X); forklini la leĝon je sia profito.
  • forkliniĝi
    Grave dekliniĝi: vi flugu ĉiam post ni, tiam vi ne forkliniĝos de la vojo (Z); la saĝulo forkliniĝas de malbono (X); virino, kiu povas iam forkliniĝi de la virteco (Z); observi ĉion, skribitan en la libro de Moseo, forkliniĝante de ĝi nek dekstren nek maldekstren (X).
  • retroklini
    Klini en kontraŭan direkton: retroklina frunto, mentono.
    kruta.
  • sendekliniĝe
    Restante ĉiam en la ĝusta vojo: io, kio donos al ni la eblon sendekliniĝe resti eterne sub nia standardo (Z); li sendekliniĝe iris al la elektita celo (Z); mi, kies amo estis sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro (Z).
  • sinklino
    Riverenco.
  • subkliniĝo = inklinacio.
  • adorkliniĝi
    Fari adoron, klinante la korpon ĝis la tero: li adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo (X); al la ora statuo ni ne adorkliniĝos (X).

    klini


    klini la orelon.klinita sub la pezo de la jaroj.Kun la kapo klinita malantaŭen.Saluti per manpremo, mankiso, demeto de la ĉapelo, kliniĝo, klino de lakapo, riverenco, brakumo.Teni la kapon klinita.
    ascendo.bevelo, oblikva rando, klinrando, faceto.cedi.cedigi.deklini.deklivo.deteni.deturni.devii.diagonalo.eskarpo.Esti plorema, plorinklina.flankenigi.flankeniĝi.flanko.fleksi.forklini.inklina : animmovata; kvazaŭ de sia animo puŝata al.inklina, ema.klini : meti ion tiel, ke unu fino estu malpli alta ol alia fino; leviunu flankon kaj mallevi la alian flankon; fleksi; oblikvigi.kliniĝi.klinrando.klintrabo, ĉeftrabo.korinklini al iu.kruta, aspra deklivo.krutvojo.kurbiĝo.kuŝigi.la kliniĝanto turo de Pizo.malleviĝi.malobservado.malproksimigi.oblikva : nek vertikala, nek horizontala; kliniĝanta; klinita;.oblikvigi.preferi, inkliniĝi al, favori.riverenci : iom klini sin (pro respekto, kiel saluto).salute.sterni.ŝirmotaluso.
    saluti. turni.

    Iel rilatitaj:

    altx dekadencx ebenx kapx krurx salutx turnx