roko

rok/o¹ (3)

  1. Tre malmola tavolo de la terkrusto, kuŝanta sub la humo: fosi ĝis la roko; fundamenti sur la roko; (f) saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko! (N).
    sablo, polvo.
  1. Parto el tiu tavolo, elstaranta masive super la tero aŭ la akvo: la montoj kaj rokoj kun siaj kastelruinoj (Z); la eĥo de la grotoj kaj rokoj (Z); tie kuŝis grandaj blokoj da roko, ĉirkaŭkreskitaj de musko (Z); ho kolombino en la krevaĵoj de la roko! (X); ondoj en potenca kresko la rokojn superverŝas (Z); la roko de ĝibraltaro; (f) ondego simile al frakasanta roko ruliĝis trans la busprito (Z); Dio estas mia roko, mia savanto (X).
    klifo, rifo, ŝtonego, rokŝirmejo.
  1. = petro 1.
  1. = petro 2.
  • roka
    1. Rilata al roko: roka fonto; roka grundo, rokaj ( [VIDU] rokloĝaj) plantoj.
    1. Prezentanta rokojn: leviĝas roka plataĵo, kiu pendas super la bordo de Rejno (Z); roka golfo (Z), insulo (Z).
  • rokaĵo
    1. [BELARTOJ] Artefarita aranĝo el naturaj aŭ cementaj rokpecoj en parko, ĝardeno ks.
    1. (evi) = petro 1.
  • rokeca
    Donanta la impreson de roka malglateco: rokeca stilo, versoj.
  • senrokigi
    Forigi la rokpecojn el grundo aŭ fluejo.
  • surroka
    Farita sur roko: surrokaj pentraĵoj.
  • rok/o²
    [MUZIKO] Popolmuziko usondevena, naskita el rokenrolo en la 60aj jaroj de la 20a jc.: psikedela, folklora, simfonia roko.
  • metalroko, pezroko
    Rokstilo laŭta kaj agresa.

    roko


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx altx bakangx blusx breĉix fiŝx ĝardenx ŝtonx