pli

*pli

  • I- Partikulo, esprimanta kvanton aŭ gradon superan al unu alia, kaj sekve uzata:
    1. por formi la komparativon de adj-oj aŭ adv-oj: lakto estas pli nutra, ol vino (Z); mi trovas vin pli simila al greko, ol al skito (Z); li estas pli stulta, ol malica; ili ĉiuj babilis france unu pli malbone ol la alia (Z); du homoj povas pli multe fari, ol unu (Z); (abs) ĉu ekzistas io pli sensenca? (Z); tiaj personoj ĉiam pretendas esti pli saĝaj (Z); el du malbonoj pli malgrandan elektu (Z); iru rapide (Z).
      plej. [VIDU] plu, plus.
    1. por montri relative grandan amplekson de ago: li ne vivos pli, ol unu tagon (Z); tio ĉi estas pli, ol mi kuraĝis esperi (Z); ni povas fari nenion pli, ol silenti (Z); (abs) ne estas permesite al mi pli diri (Z); ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj (Z); mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron (Z); pli oni nenion sciis el lia historio (Z); la plimulto konis la mortinton kiel eminentan blindan E-iston, nenio pli (Z).
      prefere.
    1. kun la signifo 'pli multe': restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli (Z); pro Dio, sinjoroj observu da ordo! (Z); pli da okuloj, pli da certeco (Z); pli da bruo, ol da faro (Z).
  • pli kaj pli
    Sintagmo esprimanta konstantan progreson de la ago: li senlace iris pli kaj pli profunden en la arbaro (Z), la fluo fariĝis ĉiam pli kaj pli forta (Z); la homoj jam celados al lingvo internacia ĉiam pli kaj pli (Z).
  • pli aŭ malpli, pli-malpli
    Sintagmo, signifanta 'proksimume, ĉirkaŭ': pli aŭ malpli frue la pseŭdosufksaj vortoj 'fremdaj' fariĝos arĥaismoj (Z); pli-malpli ĉe la vesperiĝo (Z); pli-malpli unu horon poste (Z); ĝi havas pli-malpli la grandecon de monero (Z); tempo pli-malpli difinita (Z).
  • pli-ol-unu (Z)
    Pluraj.
  • II- Samsignifa kombinebla morfemo: pliosigno, malpliosigno.
  • plia
    Estanta pli; aldona: unu plia mortis; jen plian komplezon mi petas de vi.
    kroma.
  • plie
    Krom tio: unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua (Z), eĉ plie mi povas diri [...] (Z); li donis al ŝi veston kaj plie monon.
  • pliigi
    Fari, ke estu pli da io: tio pliigis la nombron de la vizitantoj; [TEKNIKOJ] (pp mekanismo) pliigi la povon.
  • pliigita
    [MUZIKO] (pp intervalo) Je duonduto pli granda, ol perfekta.
  • pliiĝo
    Pliiĝo de la temperaturo, premo.
  • pliiĝi
    Iĝi pli multnombra: miaj ĉagrenoj nur pliiĝis.
  • malpli
    Partikulo, esprimanta kvanton aŭ gradon malsuperan al unu alia, kaj sekve uzata:
    1. por formi komparativon de adj-oj aŭ adv-oj: via pano estas malpli freŝa, ol mia (Z); parolu malpli laŭte!; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke [...] (Z);
    1. por montri relative malgrandan amplekson de ago: la reĝo al malmultaj jam konfidas kaj eĉ al tiuj malpli, ol antaŭe (Z); ili lin akuzis ne pli kaj ne malpli ol pri tio, ke li mortigis homon (Z);
    1. kun la signifo 'malpli multe': malpli mi ne povas preni! (Z); malpli da havo, malpli da zorgoj (Z).
  • malpliigita
    [MUZIKO] (pp intervalo) Je duonduto malpli granda, ol perfekta.
  • III- Pref. kun la sama signifo: pliaĝa (Z), plivoli, plibonigoj (Z); plifortigi (Z), pligrandigi (Z), plimulto (Z), pliriĉiĝi ktp.

    pli

    PMEG: [pli]

    Esprimoj


    Afabla vorto pli efikas ol forto
    Amiko kara, sed mi mem pli kara
    Atendi ĝis venos tempo pli oportuna
    Bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonoj
    Brogi kokidon (por pli facile ĝin senplumigi)
    Cambro duoble pli longa ol larĝa
    Disbuki zonon pli vaste
    Duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe
    El du malbonoj pli malgrandan elektu
    Elekti la pli facilan parton, flankon de la laboro
    En politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj ol meritoj
    Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudriio, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio
    Esti je unu jaro pli juna ol iu
    Esti pli blanka ol neĝo
    Formorti, dormi kaj nenion pli
    Havi la okulojn pli grandajn ol la ventro
    Havi panoraman vidon de la regiono, ĝis vidlimo, ĝis kie la rigardo atingas, povas atingi ; pli malproksime ol oni povas atingi per la rigardo
    Ili produktas 30 pliajn pocentojn
    Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo
    Ju pli da frenezuloj, des pli da amuzoj
    Ju pli frue, des pli certe
    Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro
    Ju pli oni babilas des pli oni malutilas
    Ju pli oni posedas, des pli oni avidas
    Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola
    La absurdeco de la milito ĉiam pli kaj pli evidentiĝas
    La admono de la juĝisto al la kondamnito por pli bona konduto
    La afero estas pli komplika, ol ke oni povus ĝin aranĝi per
    La antaŭa semajno estis pli belvetera ol la nuna
    La impulso estis pli forta ol lia volo
    La kvalito estas pli grava ol la kvanto
    La malplimultoj estas apenaŭ talerataj fremduloj
    La ovoj, ju pli longe estas kuiritaj, fariĝas des pli malmolaj (mole, malmole kuirita ovo)
    La perpendikularo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj kondukitaj el la sama punkto ĝis la sama rekto
    La vivtenaj kostoj plialtiĝis
    Li estas oratoro pli el naturo ol el arto
    Li havis bonan porvivaĵon, eĉ iom pli
    Li ne vivos pli ol unu tagon
    Li ricevis pli ol kiom lia porĉio
    Lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura
    Malsaĝa amiko estas pli danĝera ol malamiko
    Mi konas vin pli bone, ol vi mem konas vin
    Mi volas pezi malpli
    Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi
    Mono havata estas pli grava ol mono havita
    Morti de envio (ĉar) : ju pli da havo, des pli da pravo
    Multope ni pli frue finos la laboron ol unuope
    Ne pli alta ol boto
    Ne pli ofte ol, unu fojon en kvin jaroj
    Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco
    Ni pli aŭ malpli frue venkos
    Palpebroj pli kaj pli pezas
    Pli akrigi la disputon
    Pli bona kuracilo estas la tempo
    Pli bone estas enviigi ol kompatigi
    Pli bone estus al li ne veni en la mondon; se li neniam estus naskita
    Pli bone fleksiĝi ol rompiĝi
    Pli bone malfrue ol neniam
    Pli bone pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero
    Pli bone silenti ol diri stultaĵojn
    Pli bone ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto
    Pli da bruo ol da faro
    Pli da okuloj, pli da certeco
    Pli facile estas ordoni, ol oron doni
    Pli ol bela : belega.
    Pli ol certe
    Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento
    Pli zorgas unu patrino pri dek infano], ol dek infanoj por unu patrino
    Plori al ŝi (estas) pli facile ol nubo pluvi
    Post la diskuto, la opinioj ankoraŭ pli diverĝis
    Preni edzinon, kiu tenas sin pli alte ol li
    Pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize
    Rigardi la aferon kun pli kompata okulo
    Skribi sub pli-malpli sincera masko
    Strebi, aspiri al grandaj faroj, pli altaj celoj
    Streĉi ankoraŭ pli la impostan ŝraŭbon
    Stultulo trovas ĉiam pli grandan stultulon, kiu lin admiras
    Suprenfaldi sian jupon (por pli bone kuri)
    Taksi iun pli alte, ol kiom li meritas
    Tio (= helpo) estis pli ol mi kuraĝis esperi
    Tio estas mil fojojn pli bona
    Tio instruos al li pli da modesteco
    Troviĝi en prema, ekstrema situacio, sen eliro, pli kaj pli neelportebla
    Veturi trioble pli malrapide
    Vi estas certe je duono de kapo pli alta ol mi
    Zorgu pri vi kaj nenion pli
    Plifruigi ies morton
    Submeti sin al la plimulto
    Ŝi estas virino pli malfeliĉa, ol kiom mi opiniis

    Kelkaj kunmetaĵoj

    absoluta plimulto,malpli,malpliigita,malplimulto,nek pli, nek malpli,nenio pli,pli aŭ malpli,pli fajna,pli kaj pli,pli multe da,pli-malpli,pli-ol-unu,plia,plialtigi,plialtiĝi,plian fojon,plibeligi,pliboneco,plibonigi,plidaŭrigo,plie,plifortigi,plifortikigi,plifruigi,pligrandigi,pligrandiĝi,pligraviĝi,pliigi,pliigita,pliiĝi,pliiĝo,plikariĝi,plikostiĝi,plilarĝigi,plilongigi,plilongigo,plimalgrandigi,plimultigi,plimultiĝi,plimulto,pliosigno,plipagi,plipezo,pliproponi,plivaloro,plivastigi,plivigligi,plivoli,senplie

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    adicio
    adjunkte doni
    adjunktigi
    aldiri
    aldoni
    aldoniĝi
    almeti
    ampleksigi
    amplekso
    amplifi
    amplifikatoro
    amplifi
    amplitudo
    aneksi
    asistigi
    aŭkcie (per plidono)
    duobligi
    grado
    hisi
    kompleta
    kompletigi
    kreskigi
    kromaldoni
    kvanto
    laŭtigi la voĉon (plialtigi)
    multe
    multigi
    multiplika tabelo
    plenigi
    pluraj
    polinoma multipliko
    relative
    super
    suplementi
    supreniri
    ŝveli

    Ankaŭ vidu:

    komparativo, krom, kvanto, partikulo, plej, plu, super, ultra

    Iel rilatitaj:

    -obl adicix adjunktx aldonx almenaŭ altx ampleksx amplifx amplitudx aneksx ankaŭ asistx atenux aŭgmentativx aŭkcix cent daŭrx des detalx dikx dirx do donx du finx fojx gradx grandx gravx hisx iom jam kaj kelkx kiom komparativx kompletx kreskx krom kvantx larĝx laŭtx longx metx mil miliardx milionx multiplikx multx nenia nenio neniom nulx nur oftx ok partikulx plej plenx plu pluraj plus polinomx preskaŭ produktx proksimumx rapidx relativx ses sukcesx super suplementx suprx tri ultrx unu vastx ŝvelx