vakuo

vaku/o

  1. [FILOZOFIO] Spaco, entenanta neniom da materio: la antikvaj filozofoj opiniis, ke la naturo ne toleras la vakuon.
  1. [FIZIKO] Spaco, entenanta treege maldensan materion: Toriĉela vakuo (akirita per aerpumpilo kiel en barometro); fari vakuon en vazo.
  1. [TEKNIKOJ] ĉe vapormaŝino, la diferenco inter la atmosfera premo kaj la premo en la kondensilo.
  • vakua
    Rilata al vakuo: vakua tubo (kaŭĉuka tubo kun fortika parieto, ne deformebla de vakuo); vakua purigado (per vakufaraj maŝinoj). tubo 4.
  • vakumetro
    Aparato, por mezuri la gradon de la vakuo en vazo aŭ ampolo.
  • altvakuo
    Vakuo, akirita per specialaj aparatoj, kun premo de 0,001 mm de hidrargo, kaj eĉ malpli.

    vakux


    Iel rilatitaj:

    altx aneroidx botelx