grado

*grad/o

  1. [MATEMATIKO] Mezurunuo por anguloj, egala al naŭdekono de orto;

simb.: °: angulo de 45 gradoj; ĉu la hormontra ombro iru antaŭen je 10 gradoj? (X); la suno retiriĝis je 10 gradoj (X); 23 gradoj de orienta longitudo kaj 30 gradoj de norda latitudo.
graduso.
  1. Nomo de mezurunuoj por temperaturo: akvo bolas je
  1. gradoj C (100°C), je 212 gradoj F (212°F); ĉigradmatene estas apenaŭ du gradoj super la nulo; tie frostis ankoraŭ kelke da gradoj pli ol en la urbo (Z) [VIDU] celsia, farenhejta, kelvino.
  1. Alkohola enteno: alkoholo je 90 gradoj.
  1. (f) Proksimuma mezurunuo de eco, forto ktp: la arto posedas diversajn gradojn (Z); eleganteco de tre alta grado (Z); la plej alta grado de perfekteco, de kapableco (Z); estas gradoj en la krimo, same kiel en la virto; en plej forta grado (Z); en la plej alta grado (Z); en tre malforta (Z), sufiĉa (Z), tute egala grado (Z); ŝi ne povis atingi la malbonon en tia grado, kiel ŝi intencis (Z); laŭ lia grado de inteligenteco; ĝis kia grado? (Z); grado de kuiriteco de viando, legomoj; la tria grado de pridemandado (torturo).
  1. (f) ĉiu el la sinsekvaj postenoj, oficoj ks, tra kiuj oni devas normale trapasi: trairi ĉiujn gradojn de la hierarkio; atingi la plej altan universitatan gradon; suprenigi je unu grado en la socio.
    rango, ŝtupo [VIDU] promocio.
  1. [JURO] Distanco, kiu apartigas parencojn aŭ boparencojn: kuzo je la tria grado.
  1. [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la manieroj, kiel oni povas esprimi la intenson de eco: pozitivo, komparativo, superlativo.
    komparacio.
  1. [MATEMATIKO] (pp monomo) La sumo de ĉiuj eksponentoj en la monomo.
  1. [MATEMATIKO] (pp polinomo) La maksimuma grado 8 de ĉiuj termoj en la polinomo: ekvacio de la dua grado.
  1. [TIPOGRAFIO] Vertikala grando de tiparo, ekz. la distanco inter linioj, inter kiuj oni povas skribi ĉiujn signojn de tiparo, ofte mezurata per punktoj: tipara grado; libro presita en la 12a grado.
    cicero, petito.
  • grado de libereco
    [FIZIKO] (pp mekaniko) Koordinato aŭ alia variablo de iu fizika sistemo, kiu en senmova stato de tiu sistemo povas preni arbitran valoron: translaciaj, rotaciaj, vibraj gradoj de libereco.
  • grado de modulado
    [TELEKOMUNIKOJ] La kvociento, en procentoj, de duono de la diferenco inter maksimuma kaj minimuma amplitudoj de modulata ondo per la meza amplitudo de la sama ondo.
  • grada
    1. Rilata al grado: diferenco ne esenca, sed grada.
      relativa.
    1. Laŭgrada: grada malsuprenirado; oni rimarkis en li gradan ŝanĝiĝon.
  • grade
    Per gradoj: grade malfortiĝi.
  • gradaro
    Sinsekvo de la gradoj en skalo, hierarkio ks: cirkla gradaro (cirkla skalo indikanta gradojn kaj minutojn de angulo); la oficira gradaro.
  • gradeco
    Eco de io grada: la gradeco de la febro.
  • gradigi
    1. Distribui laŭ la gradoj de io, vicigi: gradigi la ekzercojn en lernolibro.
    1. Dividi per gradoj, marki gradojn sur io: gradigi termometron.
      laŭnormigi [VIDU] skalo.
  • gradigo
    Ago de gradiganto.
  • gradiga
    Rilata al gradigo: gradiga maŝino (servanta por gravuri gradaron ĉe iu skalo); gradiga streko (sur aparato, indikanta certan volumenon).
  • gradiĝi
    [FIZIKO] Montri ŝtupojn de intenso.
  • sengrada
    (pp ŝanĝiĝo) Ne laŭgrada.
  • altgrada
    Estanta de alta grado: mi trovas tion plej altgrade nekonvena (Z).
  • duagrada
    Estanta de la dua grado: duagrada kurso, brulvundo.
    sekundara.
  • laŭgrada
    (pp ŝanĝiĝo) Iompostioma: la ordo, en kiu tiuj okulakvoj estas cititaj, respondas al ilia laŭgradeco, de la plej fortaj ĝis la plej delikataj (Z). SIN. grada 2.
    progresiva.
  • tiagrade
    ĝis tia grado, kun tia forto, intenso.
  • triagrada
    Estanta de la tria grado.
    terciara.
  • unuagrada
    Estanta de la unua grado: unuagrada lernejo.
    primara.

    grado


    Degradi oficiron. degradi. Dudek Celsius-gradoj. elira duongrado. enira duongrado. kelvina grado. Kuzo je la tria grado. La gradoj saltis de 8 ĝis 15. Lernejo elementa, mezgrada, duagrada, supera, teknika, komerca, politeknika. Maltrankvilo, anksieco, angoro : tri gradoj de unu sama stato. mezgrada instruisto. Pura: akvo bolas en temperaturo de -100 gradoj centezimalaj. Termometro montras 2 gradojn super nulo. Tri gradoj sub la nulo. unuagrada.
    eksceso. ekstrema. nivelo. skalo. sufica. superflua.
    armeo. fiziko. matematiko. mezuri. rango. temperaturo. valoro. vetero.

    Iel rilatitaj:

    -ec Celsix adjudantx admiralx alidadx altx armex bolx cirklx doktorx fizikx grandx iom kiel matematikx mezurx mezx nivelx pli rangx sekundx sufiĉx super suprx temperaturx termometrx tiel valorx veterx ŝtupx