supre

*supr/e


Adv. , signifanta 'en alta loko de la ekstremo kontraŭa al la bazo':
  • I- (fizike): mi fermis la kovrilon kaj sidiĝis supre sur la kesto (Z); en la tirkesto, supre dekstre; supre staras sur la monto la silenta kapeleto (Z); mi loĝas tute supre (1 en la altaj etaĝoj; 2 en la alta parto de la urbo); la floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro (Z); supre de la turo staras nigra flago; (kun movo) ilia voko sonis de supre (Z); la maro levis la pecegojn da glacio alte supren (Z); kiu supren kraĉon ĵetas (Z); pilonoj kun muroj mallarĝiĝantaj supren B; (f) teni la nazon supren (Z).
    sor.
  • II- (metafore):
    1. En unu el la antaŭaj paĝoj: mi ripetas tion, kion mi supre diris (Z); el ĉio, kion ni supre diris jam per si mem sekvus [...] (Z); 'Hans!' kriis denove la voĉo de la supre dirita parolanto (Z); pri tiu temo, vidu supren;
    1. En la direkto al la fonto de rivero: li veturigos nin laŭ Rejno supren (Z); Kolonjo staras supre de Duseldorfo; (analoge) la du knabinoj [...] dancadis kaj flugetadis en la ĝardeno supren kaj malsupren (Z).
      almonte;
    1. En pli alta socia situacio: hodiaŭ supre, morgaŭ malsupre (Z);
    1. [RELIGIO] En la ĉielo, kiel loko de postmorta vivo: la belegeco tie supre (Z); tiam ni tie supre parolos pri la tagoj de nia surtera vivo (Z); supre, kie oni ne svatiĝas (Z).
  • supra
    Estanta supre: la supra parto de ŝtuparo (B); la sablo kuŝiĝis sur la tomboj ĝis la supra rando de la preĝeja muro (Z); la virineto de l' maro komencis pensadi pri la mondo supra (Z); la supra flanko de libro.
  • *supro
    1. La supra ekstremo aŭ parto de io: la garoloj, kiuj flugis ĉirkaŭ la supro de la arbo (Z); dormi sur la supro de masto (Z); suriri la supron de monteto (B); la blindige blankaj suproj de l' montoj (B); kiam la sciigo alvenis, ni estis sur la suproj de Ben-Jangi (B); (analoge) sidi ĉe la supro de la tablo (la plej honora loko).
      kulmino, pinto.
    1. (f) Plej alta grado: tiam la entuziasmo atingis la supron (B); li estis ĉe la supro de sia gloro.
      klimakso, paroksismo.
  • *supraĵo
    1. La supra, ekstera parto de objekto, korpo: la supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj (Z); la interna varmo de la tero ne havas infuon sur ĝian supraĵon (Z).
    1. Surfaco.
  • supraĵa
    1. Koncernanta nur la eksteran flankon de io materia: forigi la supraĵan tavolon da tero.
    1. (f) Malprofunde kaj malprecize pensanta aŭ pensata: supraĵa kono; supraĵa rideto glitis super ŝian vizaĝon (Z); li estas vere supraĵa observanto.
  • supraĵe
    Ne profunde, ne serioze: juĝi pri ĉio supraĵe, sen ia logika pripenso (Z); tio, kio plaĉas al tiu aŭ alia supraĵe juĝanta kaj tute ne kompetenta lingvisto (Z).
  • supriĝi
    Veni supren: la submarŝipo malrapide supriĝis.
  • alsupra
    Direktiĝanta supren.
  • alsupri
    Direktiĝi supren.
  • ĉisupre
    Pli supre, ekz. en la antaŭa parto de la teksto.
  • desupra
    Venanta de aŭ komenciĝanta ĉe la supro: desupra direktivo; desupra projektado; desuprismo (klopodado enkonduki la uzon de E. desupre, t.e. pere de politikaj instancoj).
    desuba.
  • desupri
    Direktiĝi malsupren.
  • ĝissupre
    ĝis la supro: ĝissupre plenigita sako (Z).
  • malsupre
    1. En malalta loko proksime de la bazo: metu la pli grandajn librojn malsupre en la bibliotekon; profunde malsupre kuŝis la tero (Z); malsupre sur la bordo staris belaj arboj (Z); ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego (B); kiam oni rigardas ĝin de malsupre, ĝi ŝajnas grandega; ili ankaŭ ne povis vidi la belaĵojn de malsupre (Z) (de la fundo); (kun almovo) la virino de la maro sidis sur la akvo kaj balanciĝis supren kaj malsupren (Z); per la kapo malsupren (f: plonĝante rekte en la aferojn), ĵeti iun malsupren de la ŝtuparo.
      sob.
    1. En unu el la postaj paĝoj: [...] el mia poŝo, kiel vi vidos malsupre (Z); malsupre mi donos la projektatan de mi regularon (Z); kiel mi malsupre montros (Z).
      ĉi-sube.
    1. En la direkto kontraŭa al la fonto de rivero: malsupre de la Rejna provinco staras la urbo B. (Z).
      alvale.
    1. En malpli alta socia situacio: ili vivas tute malsupre de la socia skalo.
    1. [RELIGIO] En la morto aŭ la infero: vi volas malsupren, al via knabo (Z) (mortinta); supre (surtere) pasis la jaroj, sed malsupre (infere) fariĝis nenia ŝanĝo (Z).
  • malsupra
    Situanta malsupre: la malsupra flanko de tabulo, la malsupra etaĝo de domo.
  • malsuprigi
    Igi ion tia, ke ĝi estu malsupre: (f) la Eternulo [...] malsuprigas en ŝeolon kaj suprigas (Z).
  • plejsupra
    Tia, ke ĝi estas plej supre: la plejsupra punkto de la montaro; (f) ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra (X).
  • RIM. 'supren' kaj 'malsupren' estas uzataj kiel pref-oj kun sia propra senco: suprengrimpi (Z); supreniri, suprenĵeti (Z); suprenrigardi (Z); suprensalti (Z) ktp; malsuprengrimpi (Z); malsupreniri (Z); malsuprenflugi (Z); malsuprenpendi (Z) ktp.

    PMEG: [supre]
    ascendo, suprenirado. Esti faligita malsupren en paraŝuto. mal'supre, infre. mal'supren, sob. supremo. supren, sor. supreniri Teni la nazon supren.
    adverbo. almonte, alvale. antaŭe. avantaĝo. ĉielo. desuba. eksceso. ekstremo. estro. klimakso. kulmino. malprofunde. ne serioze. normala. paroksismo. pinto. pli. pozicio. prepozicio. sub. tanspasi. tro.
    alta. dimensio. fali. forta. grado. kalkuli. matematiko. mezo. multa. pendi. pli. rango. riĉa. sankta. spaco. speciala. speco. taŭga. temperaturo.

    Iel rilatitaj:

    altanx altx apogex ascendx ascensix descendx dimensix ebenx falx florx flux fortx gradx kalkulx konx matematikx mezx montx multx pendx pli pozicix profundx rangx riĉx sanktx spacx specialx specx taŭgx tegmentx temperaturx ŝtupx