spino¹
*spin/o¹
- [KOMUNUZO] La vertebra kolumno, kaj pli precize, dorslinio, formita de la spinaj apofizoj de ĉiuj vertebroj: la nuda griza monto tie altiĝas, kiel spino de azeno.
rakio.
- [ANATOMIO] Elstara organlinio, precipe osta: la skapola spino (spina scapulae).
- (f) Elstara montlinio inter du deklivoj.
firsto, kresto.
spina
Rilata aŭ apartenanta al spino: spina apofizo (processus spinosus); oni nombras 31 parojn da spinaj nervoj; spina paralizo; superspina kaj subspina fosoj (fossa supraspinata, infraspinata). cerbospina, cefalospina
Rilata al cerbo aŭ cefalo kaj al spino: cerbospina likvo. spin/o² - [FIZIKO] Nombro entjera aŭ entjerplusduona, indikanta la transformadan karakteron de ondokampo.
- [FIZIKO] = momanto.
Iel rilatitaj:
akromix
altx
bosonx
brankiostomx
cerbx
cerebrx
korpx
ostx
vostx