ebena

*eben/a

[MATEMATIKO] (pp supraĵo) Tia, ke ĉiuj ĝiaj punktoj estas proks. ĉe la sama nivelo, k ĝi prezentas nek kavaĵojn nek elstaraĵojn tro grandajn: la grundo de tenisejo devas esti ebena; la marsupraĵo estis ebena, preskaŭ olea; (f) mi havus liberan, ebenan vojon (Z).
plata, glata.
  • ebeno
    1. [MATEMATIKO] Surfaco, kiu enhavas ĉiun rekton, kun kiu ĝi havas du komunajn punktojn: tra tri punktoj ne apartenantaj al unu sama rekto povas pasi nur unu ebeno; [FIZIKO] ebeno de polarizo (ebeno pasanta tra la direktoj de lumradio k de la magneta oscilado en la lumondo).
    1. [MATEMATIKO] Afina subspaco.
  • hiperebeno
    [MATEMATIKO] Afina subspaco, kies kodimensio estas unu apoga hiperebeno.
  • apoga hiperebeno
    Ebeno, kiu apogas aron, t.e. , kiu havas la aron je unu flanko k kiu enhavas punkton de ties fermaĵo.
  • tanĝa ebeno
    (pp surfaco) Ebeno, kiu konsistas nur el tanĝantoj al la surfaco.
  • ebenaĵo
    Loko aŭ lando ebena: Abner k liaj viroj marŝis sur la ebenaĵo tiun tutan nokton (X); la nordeŭropa ebenaĵo estas kontinuaĵo de la nordazia; l' ocean', el bordo elirinte, glutas l' ebenaĵon (Z).
  • ebeneco
    Eco de io ebena.
  • ebenejo
    Ejo ebena: ĉevalkurado sur ebenejo (sen saltobaroj); lokomotivo, kiu iras po cent km hore sur ebenejo.
  • ebenigi
    Igi ebena: ĉio tie estis ebenigita (niveligita) kun la tero (Z); ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj! (X); ebenigu la irejon, forigu malhelpojn de la vojo (X); unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita (Z) (gladita); (f) Volapük ebenigis la vojon por novaj sistemoj (Z); se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon el la kastelo de la vivo! (Z); ebenigi ĉiujn malfacilaĵojn.
  • malebena
    Prezentanta kavaĵojn, elstaraĵojn ks: malebena vojo, kampo; la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo! (X).
  • akvoebeno
    Supraĵo de la akvo en rezervujo, baseno, kanalo ktp.
  • altebenaĵo
    Landparto ebena, alta rilate al la ĉirkaŭaj regionoj, kiujn ĝi superas per krutaĵoj aŭ fortaj deklivoj: la Tibetaj altebenaĵoj.
  • klinebeno
    Dekliva ebeno.
  • batebenigi
    Batante ebenigi: instrumento por la batebenigo de la ŝtona pavimo (Z).

    ebena


    afina ebeno. afina hiperebeno. akvoebeno. altebenaĵo. areo. duonebeno. ebena angulo. esplanado. glata. hiperebeno. klina ebeno. montplataĵo. niveli. plafono : supra ebeno de ĉambro. planimetrio. plata. raboti, skrapi. Rekto orta al alia rekto, al ebeno. samebena. senpintigi. simetriebeno. surfaco. tavolo. teraso : plialtigita, ebena loko (apud domo, ekster kafejo, en parko.) (por pli komforte sidi aŭ promeni por ĝui la belan vidaĵon); ŝtup(ar)e aranĝita kampo. ternivele. vektora ebeno. vektora hiperebeno.
    alta. angulo. dimensio. geografio. geografo. geometrio. grundo. matematiko. rekta.

    Iel rilatitaj:

    abscisx altx angulx deklivx dimensix geografix geografx geometrix grundx kavx klinx matematikx montx nivelx plankx platx rabotx rektx skrapx suprx surfacx tabulx tavolx tegmentx terasx