tensio

tensi/o

  1. [BIOLOGIO] Strekorezisto de organa parieto al ĝia enhavo: tensio de la abdomena parieto en ascito aŭ meteorismo; arteria tensio (rezisto de la arterioj al la sanga premo); surfaca tensio (rezisto de la surfacaj molekuloj de likvo, formantaj tavolon efikantan kvazaŭ organa parieto).
  1. [FIZIKO] Fizika grando, egala al la linia integralo de iu punkto de elektra kampo al alia, prenita laŭlonge de donita vojo (potenciala diferenco); simbolo: U: interklema tensio (la potenciala diferenco, troviĝanta kaj mezurebla inter la klemoj de aparato aŭ iu ajn alia parto de cirkvito aŭ de kurentofonto); joniga tensio (la potenciala diferenco, kiu estas necesa por produkti jonigon); trarompa tensio (la tensio necesa por estigi trarompan malŝargon inter du konduktiloj); alta tensio (de mil voltoj kaj pli); tensialtiga transformilo.
  • tensia
    Rilata al tensio.
  • hipertensio
    [MEDICINO] Troa tensio: intrakrania hipertensio; arteria hipertensio; hipertensiulo.
  • hipotensio
    [MEDICINO] Tensio malsupera al la normala: okula hipotensio; hipotensiulo.
  • hipotensiigilo
    [MEDICINO] Medikamento, estiganta hipotension.
  • tensimetro
    [MEDICINO] Aparato por mezuri tension: arteria, okula tensimetro.
  • tensimetrio
    [MEDICINO] Mezuro de diversaj tensioj: vejna tensimetrio.
  • alttensia
    [ELEKTRO] Rilata al altaj tensioj: alttensia tekniko.
  • bastensia
    [ELEKTRO] Rilata al malaltaj tensioj: bastensia lineo.
  • puŝtensio
    [ELEKTRO] Subita ekpligrandiĝo de elektra potencialo, kiu okazas ofte dum la funkciado de alttensiaj transsendaj lineoj.

    tensix


    Iel rilatitaj:

    admitancx altx belx biasx elektrx gasx