digo

dig/o

  1. Artefarita altaĵo, starigita por ŝirmi lokon kontraŭ inundo de rivero aŭ maro: la nederlanda interna maro estas limigita per fortikaj digoj; (f) la digo estus for, k la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi! (Z); ilia sango estas tre bolanta, rompanta ofte digon de prudento (Z).
  1. Transversa muro, konstruita en riveroj, por provizore haltigi, aŭ malakceli, la fluon, aŭ reguligi la nivelon.
  • mueldigo
    Digo 2, konstruita por apartigi de rivero la akvokvanton necesan al la funkciado de akvomuelilo.
  • palisdigo
    Provizora digo 1, instalita por labori sur seka grundo, prae farita el palisoj, tabuloj ks, nun el profilaj ŝtalaj aŭ betonaj elementoj.
    kluzo, ĝeto, varfo.
  • digi (tr)
    Bari akvon per digo: digi la riveron (Z); kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas (X).

    digx


    Iel rilatitaj:

    altx barx deklivx havenx kastorx murx riverx