forno

*forn/o

ĉiaspeca, masonita aŭ metala, fajrujo aŭ elektra varmigilo, uzata por la hejmaj aŭ industriaj bezonoj: malsupre en la malgranda forno ĉiuj karboj elbrulis (Z); tuj post la hejto la forno estis varmega (Z); forno de centra hejtado, de kaldronego; ne el unu forno li manĝis jam panon (Z) ( [VIDU] frotita); vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (Z) ( [VIDU] glate); fanda forno (Z); elektra forno; mikroonda forno; oni ligis tiajn virojn kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon (X).
fornelo, stovo.
  • forna
    Rilata al forno: forna fero (Z) (fajrostango).
  • fornego
    1. Tre granda forno.
    1. Altforno: fornega aperturo (la supra malfermaĵo).
  • fornejo
    Loko en domo, kie estas la bakforno.
  • forneto
    Malgranda forno: forneto de pipo.
  • fornosida
    Tiel timanta malvarmon, ke li restas ĉiam ĉe la forno: sekiĝintaj fornosidistoj (Z).
    frostema.
  • altforno
    Granda, iom konusa forno, en kiu fero estas fabrike farata el ercoj.
  • bakforno
    Forno aŭ ties parto, uzata por baki.
  • fandforno
    ŝakta forno, uzata en fandejoj, kaj konsistanta el mantelo de ŝtallado kun interna tego de ŝamotbrikoj.
  • forĝoforno
    Forno de forĝejo.
  • hejtoforno
    Metala aŭ brika forno, destinita por hejtado. SIN. stovo.
  • kalkforno
    Forno, en kiu oni pritraktas la kalkŝtonojn, por ricevi kalkon.
  • kuirforno
    Forno, destinita por la kuirado de nutraĵoj.
    fornelo.
  • minforno
    Parto de la mintruo, en kiun oni metas la eksplodŝargon.


    Bruldifekti kukon en la forno. Ne el unu forno li jam manĝis panon. Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita, kiel kuko en butero.
    aertiro, aersuĉo. aertruo, gastruo. altforno. ardi. aspiratoro, polvosuĉilo. bakejo. braĝo. braĝujo. cindro. cindrujo. ĉambro, kamero. enfornigi. etuvi. etuvo. fajrejo. fajreltena, fajrorezista, refrakta, fajrargilo. fajropikilo, stimulstango, fajrostango. fandforno. fandujo, fandvazo. faŭko. flami. flamigi. fondokonko. fornelo. fumi. funbrulaĵo. gas'fornelo. hejti. hipokaŭsto. kaldrono, hejtkaldrono, vaporkaldrono. kalefakcio. kalkforno. kalofrio. kalorifero. kalorimetro, varmmezurilo. kamenkapuĉo. kameno. kradkuiri. krado. kuirarto, kulinara arto. kuirejo. kuirforno. kuirforno. kupolo. muflo. perligna forno, lignohejtita forno. pliardigi. pordo. primuso. reaktivi la fajron, inciti la fajron. rosti. skorio. stovo, hejtoforno. stovo, hejtoforno. stufi. ŝovelilo. ŝvitbanejo, sufokejo. tubo. tubobroso, kamenbroso. varmigilo. varmizola. varmtruo. ventumilo. volbo.
    domo. fajro. fero. kemio. kuiri. kuko. manĝi. pano. tekniko. varma. vitro.

    Iel rilatitaj:

    afinacix altx ardx bakx domx fajrx ferx fumx kahelx kamenx kemix kuirx kukx manĝx panx teknikx tubx varmx vitrx ŝovelx