centro

*centr/o

  1. [ MATEMATIKO] Punkto egaldistanca al ĉiuj punktoj de cirklo aŭ sfero.
  1. [MATEMATIKO] Punkto, rilate al kiu figuro estas simetria: centro de kvadrato, de elipso ktp.
  1. Mezo de difinita loko, regiono ks: la centro de rado, de tablo; centro de la korto, de urbo, de provinco; Vojaĝo al la centro de la tero (titolo de romano).
    akso.
  1. Loko, al kiu direktiĝas k de kiu disiras multaj diversaj agadoj, kreante grandan moviĝadon: ĉi tiu strato estas la centro de la negocoj; la kvartalo, kiu estis la centro de la ribelo; Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero (Z); centro de dokumentado.
    animo, fokuso, kerno, koro.
  1. [politiko] modera partio, kiu en parlamentejo sidas meze inter dekstro k maldekstro: dekstra, maldekstra centro (parto de la centro, pli proksima al la dekstruloj aŭ maldekstruloj); la centro [...] havas nenian karakteron (M).
  1. [ ARMEOJ] En batalfronto, la ĉefa parto de armeo, inter la du aloj.
  1. [ ANATOMIO] Loko en nerva aŭ hormona organo, al kiu alvenas la informoj k de kiu eliras la reagoj: la spira centro troviĝas en la mjelbulbo; la nervaj centroj.
  • centra
    1. Estanta en la centro: centra punkto, kvartalo.
    1. Rolanta kiel centro: la centra administracio; la E-ista Centra Oficejo (1905-1922); [ ANATOMIO] la centra nerva sistemo (Vd sistemo).
    1. Troviĝanta en la mezo de lando aŭ kontinento: la Centra Montaro (en Francio); Centra Eŭropo, Afriko; [HISTORIO] la Centraj Imperioj (Aŭstri-Hungaria k Germania).
      mezo.
  • centri (tr)
    1. [KOMUNUZO] Direkti, kolekti al unu punkto aŭ temo, kiel al centro; tie ni devas antaŭ ĉio centri nian tutan forton (Z).
    1. [TEKNIKOJ] Determini la centron de mekanika peco.
    1. [TEKNIKOJ] Meti sur unu saman linion la aksojn de diversaj radoj, diskoj ks.
    1. [TIPOGRAFIO] Centrigi.
  • centrado
    Ago de iu, kiu centras.
  • centreco
    Pozicio centra.
  • centrejo
    1. Loko, kie estas centritaj apartaj agadoj: centrejo de altaj juraj studoj, de sciencaj esploroj.
    1. = centralo.
  • centrigi
    [TIPOGRAFIO] Aranĝi (tekston) meze inter la maldekstra k dekstra randoj: centrigi la ĉapitrotitolojn.
    dekstrigi, rektigi.
  • centristo
    Centrulo 2.
  • centrulo
    1. [SPORTO] Ludanto, kiu ludas en meza pozicio.
      halfo.
    1. [POLITIKO] Ano de la centro 5.
  • alcentra
    (pp direkto) Al la centro de ekstere: [FIZIKO] ALCENTRA FORTO; [BOTANIKO] alcentra infloresko (Vd infloresko). SIN. centripeta.
  • alcentrigi
    Centralizi.
  • decentra
    (pp direkto) De la centro eksteren: [FIZIKO] decentra forto; [BOTANIKO] decentra infloresko (Vd inforesko); decentra kreskado de la talo de likeno. SIN. centrifuga.
  • discentra
    [TEKNIKOJ] Tia, ke ĝia centro ne troviĝas sur unu sama linio, kiel la centroj de aliaj pecoj.
  • ekstercentra
    Ne troviĝanta en la centro: ekstercentra bazaro, kvartalo.
  • elcentra = discentra.
  • malcentri
    1. Meti sur malsamajn liniojn la aksojn de diversaj pecoj.
    1. [FIZIKO] Deloki lensojn en optika sistemo tiel, ke iliaj centroj ne troviĝas sur unu linio, aŭ deloki la objektivon, por ke ĝia akso ne plu trafu la centron de la plako.
  • samcentra
    [MATEMATIKO] Havanta la saman centron kiel alia figuro: samcentraj cirkloj.
  • altocentro
    [MATEMATIKO] (pp triangulo) La sekcopunkto de la tri altoj.
  • epidemicentro
    [MEDICINO] ĉefa loko, de kie disiĝas epidemio.
  • komercocentro
    [FINANCO] Loko, kie oni aranĝis kuniĝon de ĉiaj butikoj, servoficoj ks, por ke la klientoj povu ĉion aĉeti en unu loko.
  • masocentro
    [FIZIKO] Tiu punkto en iu korpo, rilate al kiu gravito ne povas kaŭzi tordan momanton.
  • ortocentro
    [MATEMATIKO] (pp triangulo) La sekcopunkto de la tri mezortantoj.
    RIM. Iufoje tiu vorto estas uzata en la senco de altocentro.
  • pezocentro = masocentro.
  • premcentro
    [AVIADO] (pp planeo de aviadilo) La punkto de intersekco de la rezultantaj fortoj aerodinamikaj k de la ŝnuro de planeo.
    centro

    centro

    REVO: [centro]
    altocentro.discentra, elcentra,discentreco.ekscentriko,koncentrita.gravitocentro, pezocentro.La forto agas sur la pezcentron.Laboristaj centraloj.ortocentro.Pensi, ke li estas la centro de la mondo.Per sistema deviado malobstrukci la centrajn stratojn de la urbo.rotacia centro.simetricentro.
    akso.animo.centrulo, centravanulo (sporto).esenco.fokuso.kerno, nukleo.koro.mezo.pivoto.
    angulo. geometrio. matematiko. urbo.

    Iel rilatitaj:

    ANATOMIO ARMEOJ MATEMATIKO aksx altx alx angulx animx antropocentrx centralizx centralx centrifugx cirklx dekstrx esencx florx fokusx geometrix kernx korx matematikx mezx radx samx sferx simetrix triangulx urbx