eĝo

eĝ/o

  1. a) [MATEMATIKO] (pp pluredro) Streko komuna al du apudaj edroj.

b) [MATEMATIKO] (pp grafo) Ligaĵo inter du verticoj de la grafo.
c) [MATEMATIKO] Kurbo en surfaco, tia ke la tanĝaj ebenoj ĉe unu flanko de la kurbo formas nenulan angulon kun tiuj ĉe la alia flanko.
  1. [TEKNIKOJ] Akra k longforma rando de objekto: tiu tranĉilo ne plu havas eĝon trafi la eĝon de fenestrokovrilo eĝo de volbo (elstara linio formita de la renkontiĝo de du volbarkaĵoj) la eĝoj de kristalo, de pesilvekto la fronta, la posta eĝoj de planeo, de stego.
    firsto, kresto, faco.
  • gropeĝo
    [TEKNIKOJ] Eĝo, formita inter la tegmentodeklivo k la gropo.
  • kuspeĝo
    [MATEMATIKO] (pp surfaco) Kurbo, kies ĉiuj punktoj estas kuspoj de kurboj en la surfaco.
  • tegmenteĝo
    [TEKNIKOJ] Eĝo, formita per du tegmentklinoj.
  • tranĉeĝo
    Tranĉa eĝo de tranĉilo, klingo, ĉizilo, spado, sabro ks.

    Iel rilatitaj:

    akrx altx bevelx