domini

domin/i (tr)

  1. Superregi, superpotenci.
  1. [BIOLOGIO] (pp alelo de geno) Manifestiĝi en la fenotipo malgraŭ la ĉeesto de homologa sed recesiva alelo. SIN. superregi.
  • domina
    1. Rilata al situacio, en kiu io aŭ iu dominas.
    1. Dominanta: [BIOLOGIO] domina geno; domina karaktero (transdonita de domina geno).
      ceda, recesiva.
  • dominado
    Stato de io aŭ iu dominanta.
  • dominanto
    1. Tio aŭ tiu, kiu dominas.
    1. [MUZIKO] Tono je kvinta distanco de la toniko.
    1. [FILOZOFIO] Esenca karaktero, kiu plejofte reaperas.
  • domineco
    [BIOLOGIO] Eco de domina geno aŭ karaktero: domineco de alelo A kontraŭ alelo B.
  • dominema
    Inklina al dominado.
  • subdominanto
    [MUZIKO] Tono je kvarta distanco de la toniko.
  • superdominanto
    [MUZIKO] Tono je sesta distanco de la toniko.

    Iel rilatitaj:

    altx