dimensio

dimensi/o (4)

  1. [KOMUNUZO] ĉiu el la grandoj necesaj por priskribi la amplekson k eventuale la formon de objekto, ekz. longo, larĝo, alto, diko, diametro ks: doni la dimensiojn de ŝranko, barelo, aŭtomobilo; konstruaĵo de imponaj dimensioj; (f) taksi la dimension de evento, de ribelo.
    formato, mezuro.
  1. a) [MATEMATIKO] La minimuma nombro de koordinatoj necesaj por priskribi aron.

b) [MATEMATIKO] (pli ĝenerale) Mezuro de la amplekso de aro, kiu povas esti ajna pozitiva nombro: glata kurbo havas la dimension 1; surfaco havas la dimension 2; solidoj estas 3-dimensiaj; la kurbo de von Koch estas frakto kun la dimensio log 4 /log 3.
  1. [FIZIKO] La aro de potencoj de unuoj en la difino de iu alia unuo: la dimensio de rapido estas longo dividita per tempo.
  • kodimensio
    [MATEMATIKO] (pp subspaco F de vektora spaco E) La minimuma dimensio de spaco G, kiu kune kun F determinas ĉiujn punktojn de la spaco E: la kodimensio de F egalas al la dimensio de la kvocienta spaco E/F.

    dimensio

    dimensio. Doni, taksi la dimensiojn de. Konstruaĵo de imponaj dimensioj. n-dimensia. Taksi la dimensiojn de ribelo, de evento.
    300 metrojn super la nivelo de la maro, super la grundo. akra. amplekso. bendo. Bildo en natura grandeco. bloko. bulo. Ĉambro duoble pli longa ol larĝa. Colo. Ĉiuj de egala longo. dika. Diminui. ebena. faldebla mezurilo de ĉarpentisto. Fali laŭ sia tuta longeco. Formato (duon-, kvaron-, okon-, deksesonfolia formato). Formato de 14 per 20 centimetroj. formato. formo. Futo. glata. granda. Ĝi havas la alton de 300 metroj. Ĝia alto atingas la ĉielon. Ĝis kie la rigardo povas atingi. Ĝis vidlinio. Havi 30 centimetroin en la diametro. Infanoj de sama kresko. Iri ankoraŭ kelkan distancon. Je distanco de ĵeto. Je unuhora distanco. Kalibrilo (mikrometra kalibrilo). kava. kruta. Kurvimetro. La gajninta ĉevalo preterdistancis la sekvintan je unu kollongo. La internacia "buroo" pri peziloj kaj mezuroj. La metro estas la universala unuo de longo. La metro estas teorie egala al la dekmilionono de la kvarono de tera meridiano. La nul nivelo. La ora nombro. La pratipo de metro kaj de kilogramo kuŝas en Sevres. La strato estas 1000 metrojn longa (longa je 1000m). La trabo havis la dikon de 3 fingroj. larĝa. Li estas distanca de li je tri paŝoj. Listelo kiu havis la larĝon de manplato. longa. Longo, larĝo, alto, diko, profundo, diametro. Mezurbendo de kudristino. Mezuri la larĝon, la rapidecon, la pezon de. Mezuro. Mezurrubando de la tajloro. Mil metroj super la nivelo de maro. Okulmezure. plata. Reprodukti miniaturon je centobla grando. Rigardi en kapturnan profundon (vertiĝo). Se ŝi iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn. Spano. Stari ekster atingodistanco. tubero. Ulno. vasta. Vendi pometre. Veturi 60 kilometrojn hore. Vi estas certe je duono de kapo pli alta ol mi. Viziti, trairi landon laŭlonge kaj laŭlarĝe.
    distanco. fiziko. granda. mano. matematiko. scienco. tekniko.

    Iel rilatitaj:

    -ec altx ampleksx biometrix cent dikx distancx du ebenx egalx fizikx grandx internx kelkx kilometrx kvar kvin larĝx linix longx manx matematikx metrx mezx mil miliardx milionx naŭ nivelx nulx ok pezx preskaŭ produktx profundx randx rapidx sciencx sep ses super suprx teknikx tri tutx universalx unu