kalkano

*kalkan/o

  1. Posta parto de homa aŭ simia piedo: poste eliris (el la ventro) lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav (X); sidi sur la kalkanoj; li sin turnis sur la kalkano (Z); postveni ĉe ies kalkanoj (tuj post li); kalkano de Aĥilo (B) (ies vundebla loko).
  1. [TEKNIKOJ] Posta elstaraĵo de objekto: kalkano de direktilo.
  • kalkanumo (1)
    Posta suba parto de ŝuo: li skuas la pugnon kaj batas per la kalkanumo la plankon (Z); vi per alteco de unu kalkanumo fariĝis pli proksima al la ĉielo de la tempo, kiam mi vin laste vidis! (Z); kunfrapi, kunklakigi la kalkanumojn; kalkanumbati.
  • literkalkano = serifo.
  • pikkalkanuma
    Provizita per alta, preskaŭ pinta kalkanumo (pp virina ŝuo).

    kalkano


    Iel rilatitaj:

    altx korpx piedx ŝux