fundo

*fund/o

  1. Plej profunda, malalta surfaco de ia natura aŭ homfosita kavo: la fundo de valo, de la maro (Z); fali sur la fundon de la lago (Z); lageto, kies fundo konsistis el plej bela sablo (Z); la fundo rivera (Z); trovi, tuŝi la fundon (plonĝante); iri al la fundo (Z) (pp dronanta ŝipo); la fundo de truo (Z), foso, puto; detruita ĝis la fundo de l' fundamento (Z).
    grundo.
  1. Malsupra surfaco de artefarita objekto: renversi ion la fundon supren (Z); li esploris iom la fundon de la glaso (Z) (estas ebrieta); la ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo (X); fundo de barelo; fundo de torto; la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon (Z); skatolo kun duobla fundo (la unua nur ŝajna, sub kiun oni povas ion kaŝi); fundo de cilindro (sub cirkla vando de motorcilindro).
  1. Parto plej malproksima de la eniro, plej malantaŭa: fundo de ĉambro (B), de koridoro, de ŝranko; li priskribis la inferon kiel malbonodoran kavernon, kie troviĝas nenia fundo, sed kie oni ĉiam pli kaj pli profunden eniĝas (Z); sidi en la fundo de kaleŝo, de aŭto; fundo de sako, de poŝo, de ĉapelo, de pantaloneto; esplori la fundon de la gorĝo.
    fono.
  1. (f) Plej intima, kaŝita parto: en la fundo de sia koro li malamas ŝin; vidi la fundon de l' koroj; sur la fundo de la brusto (Z).
    abismo.
  1. (f) La plej alta grado de malboneco: la fundo de l' mizero (B), de la diboĉo, de la malespero.
  • funda
    1. Estanta en la fundo: funda akvo, ŝlimo, feĉo, fiŝo.
    1. (f) Penetranta ĝis la fundo de la afero: fundaj scioj; funda klarigo (Z).
      kerna.
  • funde
    1. ĉe la fundo: funde de la maro.
    1. (f) Plene, plendetale: funde scipovi lingvon.
  • fundaĵo
    1. Peco servanta kiel fundo: la fundaĵo de botelo; alkudri novan fundaĵon al pantalono.
    1. = surfundaĵo.
  • alfundiĝi
    Iri al la fundo de la akvo: la rompita ŝipo alfundiĝis.
    precipitiĝi.
  • enfundiĝi
    Ekgrundi.
  • ĝisfunde
    1. ĝis la fundo: ili trinkos, trinkos ĝisfunde (X).
    1. Funde 2: esplori ĝisfunde aferon.
  • senfunda
    Ne havanta fundon (pf): al kavo senfunda ŝtopado ne helpas (Z); la senfunda barelo de l' Danaidinoj.
  • senfundaĵo
    Abismo.
  • surfundaĵo
    1. ŝlimo el solidaj materioj, kiuj amasiĝas sur la fundo de fluaĵoj.
      feĉo, precipito, rekremento, sedimento.
    1. (f) Plej malbona, plej malestiminda parto: la surfundaĵo de la loĝantaro (Z).
      feĉo.
  • surfundiĝi
    Demeti sin sur la fundon (pp ekz. submarŝipo).
  • artiŝokfundo
    Vd artiŝoko.
  • gorĝfundo
    Vd gorĝo.
  • kluzofundo
    Vd kluzo.
  • okulfundo
    Fundo de la okulo, observata per oftalmoskopo.
  • platfunda, rondfunda
    Havanta platan (flakono, boato), rondan (balono) fundo.
  • valfundo
    Talvego.


    El la fundo, el la plejprofundo de lia koro. Esplori la fundon de la gorĝo. Fliki truon en la fundo de pantalono. Kiu ripetas abunde, lernas plej funde. La fundo de barelo (la senfunda barelo de Danaidinoj). La fundo de mizero. La ŝipo sinkis sub la okuloj de la konvojistoj, pereis, iris al la fundo, dronis kun homoj kaj varoj, (kun : homoj kaj musojn), apike alfundiĝis. Li esploris la fundon de la glaso. Sidi en la fundo de aŭtomobilo.
    bazo. egeco. ekstremo. feĉo : ŝlimeca substanco, kiu kolektiĝas foje sur fundo de botelo da vino, biero.; plej malŝatinda parto de io. feĉo. fino. Firme fundamentita dombloko. fundamento. kerna. kerno. malantaŭa. malsupra. Pantalono : du krurumoj, fundo, fendo ("kacujo" familiare!). plendetale. plene. profunda : (kun granda) mezuro inter la malferma parto kaj la fundo (profunda rivero, puto, fosaĵo, groto - ankaŭ: profundaj pensoj). profunda. ŝlimo. Vidi la fundon de sia monujo. zenito.
    lerni. malfeliĉa. principo. profunda. truo.

    Iel rilatitaj:

    abismx altx bazx botelx fosx fundamentx glasx lernx malfeliĉx pantalonx principx profundx trux