tre

*tre

Partikulo, signifanta 'en alta grado'k uzata:
  1. antaŭ adjektivo aŭ adverbo , por esprimi absolutan superlativon: tiaj artifikoj tamen tre ofte estas tre embarasaj (Z); ni devas esti tre singardaj en tiaj okazoj (Z); estas al mi tre dolore disigi de vi (Z); tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per fingroj, estas la nombro [...] (Z); ĝis la solvo de la demando, en tia okazo, estus sekve tre kaj tre malproksime (Z);
  1. antaŭ verbo, por esprimi intensecon de la ago: mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi (Z); lia heroeco tre plaĉis al mi (Z); kaj tamen mi tre volis alveni sufiĉe frue (Z); vi devas rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas (Z); mi tre dankas; tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda (Z).
    absolute, forte, multe, terure, tute, eksterordinare.

RIM. Atentu pri la distingo inter 'ne tre'(parta neado) kaj 'tre ne'(tuta neado): mi alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn (Z); sed la sesa filino tre ne deziris aperi (Z).
  • trea
    Ekstrema.
  • treo
    Alta grado, intenso. [VIDU] apogeo, paroksismo, kulmino.
  • treege
    En eksterordinare alta grado: tiujn celojn reciproke interkonsentigi estas ofte treege malfacile (Z).

    tre

    PMEG: [tre]



    alta. manki. plena. tuta.

    Iel rilatitaj:

    altx fortx grandx mankx multx plenx tro tutx