granda

*grand/a

  1. Superanta la ordinarajn dimensiojn; okupanta multe da spaco: granda ĉambro, domo, kampo, urbo, maro, kastelo, monto; granda diamanto (Z), kruĉo (Z), paperujo (Z), hundo (Z), urso (B); grandaj okuloj (Z); sur la granda vojo marŝis soldato (Z).
    vasta.
  1. Alte kreskinta: granda infano (Z), arbo (Z); ŝi estas duoble pli granda ol mi (Z); mia frato ne estas granda, li estas de meza kresko (Z).
  1. Superanta la ordinaran gradon, kvanton, intenson: granda aĝo (Z), krio (Z), frapo (Z), daŭro (Z), plezuro (Z), miro (Z), honto (Z), fiero (Z), bruo (Z), brulo (Z); granda riĉeco (Z) kapitalo (Z), profito (Z), malprofito (Z); granda serio da vortoj (Z); grandaj malbonoj, grandaj rimedoj (Z); la granda praveco de io (Z); granda malbonulo (Z), tirano (Z); esperante de mi mem grandajn aferojn (Z).
    ega, forta, profunda, trea.
  1. Superanta la ordinaran kvaliton, gravecon, ŝatatecon: granda poeto (Z), talento (B); Aleksandro, Ludoviko, Frederiko la granda; obstineco estas granda afero (Z); granda ofico (Z); li ne estas el la grandaj saĝuloj (Z); malgranda aspekto, sed granda intelekte (Z); en la propra sia domo ĉiu estas granda homo (Z); kviete vi eldiris grandan vorton (Z); granda parolo, sed malgranda volo (Z); granda en siaj decidoj (X); la pli granda servos la malpli grandan (X).
    alta, admirinda, eminenta, grandioza, nobla.
  • grando
    Io, kio povas esti pli-malpli granda, kaj estas ĝenerale prezentata per nombro: longo, temperaturo, tempo estas grandoj, kiuj difinas la staton de objekto; la simplaj membroj de la Ligo estas nur simplaj matematikaj grandoj (Z); kometo de unua grando (G); skalara, vektora grando.
  • grandaĵo
    Io granda: li faras neesploreblajn grandaĵojn (X); malkonkordo grandaĵon ruinigas (Z).
  • grandeco
    Eco de tio, kio estas granda; relativa amplekso: la grandeco de la voĉoj devas dependi de la grandeco de la oferoj (Z); bildoj en natura grandeco (Z); lia grandeco estas nemezurebla (X); per la grandeco de via brako (X); al kiu vi similigas vin en via grandeco? (X); la grandeco de ŝiaj elspezoj, de liaj esperoj.
  • *grandega
    Eksterkutime, eksternorme granda: grandegaj amasoj da greno (X); kian grandegan gajnon ni havos! (Z); grandega hundo (Z); kun grandega miro (Z).
  • grandegulo
    Giganto.
  • grandeta
    Iom relative granda: grandeta knabo.
  • grandigi
    Fari ion granda: regula sterkado grandigas la plantojn.
  • grandiĝi
    Iĝi granda: kia naskiĝis, tia grandiĝis (Z); Isaak grandiĝis kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis (X); la knaboj grandiĝis (X).
    kreski.
  • grandulo
    Altranga nobelo: la Hispanaj granduloj.
  • malgranda
    1. Havanta dimensiojn malsuperajn je la ordinaraj; okupanta malmulte da spaco: fiŝo pli granda malgrandan englutas (Z); malgranda hundo (Z), boato (Z), elfo (Z), birdo (Z); malgranda glaso (Z), guto (Z), kandelo (Z); estis iam reĝido, kiu havis nur tre malgrandan regnon (Z); la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto (X).
      eta.
    1. Ne atinginta altan kreskon: kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano (Z); malgrandaj infanoj kaŭzas laboron, grandaj doloron (Z); la malgranda abio volis kreski kaj kreski (Z); ĉu vi volas veni kun mi, malgranda Hjalmar? (Z).
    1. Ne atinginta la ordinaran gradon, kvanton, intenson: malgranda pluvo (Z), flamo (Z), fajro (Z) gajno (Z) pezo (Z), espero (Z); el du malbonoj pli malgrandan elektu (Z); ĉu malgranda estas via malĉasteco? (X).
    1. Ne atinginta la ordinaran kvaliton, gravecon, ŝatatecon: malgranda valoro (Z), reganto (Z); granda parolisto, malgranda faristo (Z); li ekscitiĝas ĉe la plej malgranda bagatelo (Z); mi estas tro malgranda por la tuta bonaĵo, kiun vi faris al mi (X).
  • malgrandaĵo
    Io malgranda: konkordo malgrandaĵon kreskigas (Z).
  • malgrandeco
    Eco de iu, aŭ io malgranda: lia malgrandeco ebligis al li trapuŝi sin tra la truo; malgrandeco de liaj enspezoj.
  • malgrandega
    Tre malgranda.
    liliputa, mikroskopa, miniatura.
  • malgrandigi
    Fari ion malgranda: malgrandigi bastonon, pantalonon, siajn elspezojn.
  • malgrandulo
    Homo malgranda.
    nano, pigmeo.
  • negranda
    Relative meza, nek granda nek malgranda: ni havas negrandan kapitaleton (Z).
  • malgrandegulo (B) = nano.
  • pligrandigi
    Fari pli granda: pligrandigi fotografaĵon.
  • pligrandiĝi
    Iĝi pli granda: lia komerca entrepreno kun la tempo pligrandiĝis.
  • plimalgrandigi
    Fari pli malgranda.
  • pogrande
    En tia maniero, ke oni traktas nur po kvantoj grandaj: pogrande vendi; pogranda magazeno, komerco; pograndisto.
    groco.
  • pomalgrande
    Detale.
  • trogranda
    Ekscesa: trogranda dezirado (Z).
  • trograndigi
    Preterpasi la ĝustan gradon: la raporto trograndigis la danĝeron (B); la nombro estas evidenta trograndigo.
  • RIM. 'grand' estas uzata kiel prefikso kun la signifo apartenanta al la kategorio de grandaj aferoj: grandsinjoro, grandkomercisto (Z), grandnegocisto (Z), grandurbo, grandindustrio, grandlibro, grandmajstro; kaj 'malgrand' same, kun geografa signifo, en: Malgrand-Azio, Malgrandruso (Z).

    granda


    Esprimoj

    Akiri al si grandan famon.
    Apartigitaj de tro granda diferenco de situacioj.
    Aperis granda strikondo.
    Debuti kun granda sukceso.
    Ekscitiĝi ĉe la plej malgranda bagatelo, kiel bolanta lakto.
    El du malbonoj pli malgrandan elektu.
    El malgrandaj akveroj (gutoj) fariĝas grandaj riveroj (per etaj ŝparoj oni riĉiĝas).
    En granda kolero.
    Esti tenata en granda estimo, taksata kiel alte estiminda, grandvalora, alte aprecata. granda duonakso.
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
    fingro : dika (polekso), montra, longa, ringa, malgranda.
    Libro en plej granda formato.
    Granda frakaso en malgranda glaso.
    Havi grandan dispozicion por la muziko.
    Havi grandan, inteligentan frunton.
    Havi la okulojn pli grandajn ol la ventro.
    Havi por iu grandan simpation.
    Havi sur si tre grandan moralan respondecon.
    Ili ludis kartojn je grandaj sumoj.
    Ju pli granda la deziro, des pli kara la akiro.
    La Granda, Malgranda Ursino.
    La artoj ricevis grandan akcelon dum tiu epoko.
    La grandaj sciencistoj estas ofte distriĝemaj.
    La intenseco de la trafiko en grandaj urboj.
    La nuboj kunbuliĝis en unu solan grandan mason.
    La plej granda komuna divizoro.
    La plej malgranda komuna oblo.
    larmoj grandaj, pezaj, varmegaj.
    Legado de verko] de la grandaj pensistoj.
    Li havas en si grandan modestecon.
    Li povas rivali kun niaj plej grandaj pianistoj.
    Li ĝuas grandan aŭtoritaton super siaj kolegoj pro sia kompetenteco.
    Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco.
    Malgranda tolereco al antibiotikoj.
    Malgrandaj infanoj kaŭzas laboro; grandaj - doloron.
    Neĝi en grandaj flokoj.
    Ondo de granda malvarmo.
    Perdiĝis granda poeto, kantisto.
    Persono posedanta grandajn monajn rimedojn.
    Suferi grandan, profundan mizeron.
    Ĝui grandan influon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    MalgrandAzio,Malgranda hundo,Malgranda leono,grand(a)nombra,grandMeduzoj,granda,granda cikuto,granda duko,granda galinago,granda hamstro,granda kamomilo,granda korvo,granda krakso,granda kriaglo,granda lepioto,granda otido,granda pando,granda rafano,granda tektono,grandanima,grandanimeco,grandaĝa,grandaĵo,grandbieno,grandburĝo,granddistanca,grandeco,grandega,grandegulo,grandeta,grandfama,grandflora jasmeno,grandflora portulako,grandfolia hidrangeo,grandgrajna,grandhomeco,grandigi,grandindustrio,grandiĝi,grandkapitalisto,grandmonda,grandnegocisto,grando,grandsinjora,grandsinjore,grandsinjoro,grandulo,grandurbo,grandvalora,malgranda,malgranda cikuto,malgranda pando,malgrandaĵo,malgrandeco,malgrandega,malgrandegulo,malgrandfida,malgrandigi,malgrandulo,negranda,pligrandigi,pligrandiĝi,plimalgrandigi,pogrande,pomalgrande,trogranda,trograndigi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    admirinda
    alta
    amplekso
    areo.
    basa (malalta)
    detale (pomalgrande)
    dika
    dimensioj
    distanco
    ega
    ekscesa (trogranda)
    eminenta
    enorma
    eta (malgranda)
    giganto (grandegulo)
    grado
    granda kvanto
    granda nombro
    grandioza
    grava
    intensa
    kapacito
    kreski
    kurta (mallonga)
    kvanto
    larĝa
    longa
    malprofunda
    malvasta
    minca (maldika)
    nana
    nano (malgrandulego)
    nobelo (grandulo)
    nobla
    nombro
    pigmeo (malgrandulo)
    plej granda komuna divisoro (P.G.K.D.)
    plej granda komuna divizoro
    plej malgranda komuna oblo
    profunda : (kun granda) mezuro inter la malferma parto kaj la fundo (profunda rivero, puto, fosaĵo, groto - ankaŭ: profundaj pensoj)
    proksima : en malgranda distanco; troviĝanta apude
    rekordo : ankoraŭ neniam atingita rezulto; plej granda ĝis nun; plej ofta ĝis nun; plej rapida ĝis nun
    streta (mallarĝa)
    supera
    trea
    vasta
    volumeno

    Ankaŭ vidu:

    akiri, alta, amaso, aparta, astronomo, devi, diferenci, dika, dimensio, divido, eg, et, fiziko, forta, grava, iom, kilogramo, kvanto, larĝa, longa, matematiko, monto, multa, neniom, obl, ofte, pezi, plej, pli, profunda, tiom, vasta

    Iel rilatitaj:

    -eg -et -obl admirx akirx alonĝx altx amasx ampleksx amplitudx apartx arex astronomx atenux aĉetx aĝx basx detalx devx diferencx dikx dimensix distancx dividx ekscesx eminentx enormx fingrx fizikx fortx gigantx gradx gramx grandiozx gravx intensx iom kapacitx kreskx kurtx kvantx larĝx longx matematikx mincx minimumx montx multx nanx neniom nobelx noblx nombrx oftx pezx pigmex plej pli pliigx precizx profundx proksimx rekordx sinjorx stretx super tiom tre vastx volumenx ŝajnx