klaso

*klas/o

  1. [SOCIOLOGIO] Dividaĵo de popolo laŭ iuj civilaj aŭ politikaj kondiĉoj: la tri klasoj de l' patricioj, kavaliroj kaj plebanoj en la antikva Romo. SIN. ordo 6.
  1. [SOCIOLOGIO] Aro de personoj, havantaj samajn proprietajn rilatojn kaj ekonomiajn interesojn, eventuale kaj konsekvence ankaŭ morojn, kutimojn ks: la reganta, la meza, la laborista klaso. [VIDU] klasbatalo, klaskonscio.
  1. Aro de ĉiuj lemantoj, kiuj sekvas la saman kurson: la unua, dua, tria klaso (Z) (kalkulitaj, laŭ la landoj, de supre aŭ de malsupre); lernejkamaradoj el pli alta klaso (Z); (analoge) fari siajn klasikajn klasojn (Z). [VIDU] klasoĉambro.
  1. [BIOLOGIO] Sistematika unuo (classis), ampleksanta parencajn ordojn, supera al ordo kaj malsupera al filumo.
  1. Aro de personoj aŭ objektoj, kunigitaj laŭ la valoro: konsilisto (Z), artisto de la unua (plejsupera) klaso; tio estas romano el la dua (malpli valora) klaso.
  1. Klasĉambro: eble li (revizoro) ne enrigardos en la klasojn! (Z).
  1. Kolekto de elementoj, havantaj iun komunan karakterizaĵon.
    aro, familio.
  • klasa
    Rilata al klaso: klasa konflikto.
  • klasi (tr)
    Aranĝi laŭ ia ordo: klasi librojn en biblioteko; klasi slipojn.
    klasifiki.
  • klasado
    Ago de tiu, kiu klasas.
  • klasigilo
    [LINGVOSCIENCO] Morfemo, indikanta la apartenon de vorto al iu semantika klaso (ekz. en Afrikaj lingvoj).
  • enklasigi
    Klasi.
  • duaklasa
    Rilata al malsupera klaso: duaklasa vagono, enterigo.
    duaranga.
  • samklasano
    Kamarado el la sama klaso 2 aŭ 3.
  • subklaso
    1. Subdivido: li dividis (la ideojn) en tri ĉefajn apartaĵojn kaj poste en klasojn kaj subklasojn (Z).
    1. [BIOLOGIO] Sistematika unuo (subclassis), ampleksanta tre proksime parencajn ordojn de la sama klaso.
  • unuaklasa
    Rilata al la supera klaso: unuaklasa vagono, hotelo, restoracio.
    unuaranga.
  • altklasa
    Apartenanta al la supera klaso de la socio: esti en servado al altklasaj homoj (Z).
  • ekvivalentklaso
    [MATEMATIKO] (pp ekvivalentrilato) klaso de ĉiuj elementoj ekvivalentaj al fiksa elemento.

    klaso


    Esprimoj:

    Tiu libro celas ĉiujn klasojn da legantoj; tiuj varoj formas apartan klason; unuaklasainĝeniero, vagono.
    La tri klasoj de l' patricioj, kavaliroj kajplebanoj en la antikva Romo; la reganta,la meza, la laborista klaso; la klasbatalo; bonklasaZ, altklasa homoZ.
    La altaj, malaltaj klasoj.
    „Sed, mi posedas bileton por la unua klaso,“ mi diris
    .
    Fari siajn klasikajn klasojnZ.


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    altklasa, duaklasa, enklasigi, klasa,klasado, klasbatalo,klasi, klasigilo, klasĉambro, klaskonscio, samklasano,subklaso, unuaklasa,


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    klasika
    simila
    sama
    klasifiko
    filumo
    ordo
    parenca
    familio

    grado de studkurso

    Rilatitaj:


    Iel rilatitaj:

    -ar altx familix filix klasifikx klasikx kolektx ordx parencx rangx restx samx similx socix vagonx