kulmino

kulmin/o

  1. La plej supra punkto de staranta objekto: la kulmino de arbo, turo, domo, monto.
    kresto, pinto, supro, verto.
  1. La plej alta grado kiun io povas atingi: la kulmino de l' pasio, de la danĝero, de la gloro; la emocio, la entuziasmo atingis sian kulminon; horoj de kulmino (ĉe la uzado de elektro, telefono ks).
    apogeo, klimakso, paroksismo, zenito.
  1. [ASTRONOMIO] La plej alta diurna pozicio de astro en la ĉielo.
  • kulmina
    Estanta en la plej alta pozicio aŭ grado: la kulmina punkto de montaro; lia festparolado estis la kulmina punkto de la kongreso.
  • kulmini (ntr)
    Esti ĉe sia kulmino: en tiu momento kulminis ĉies maltrankvilo.
  • kurentkulmino
    [ELEKTRO] (pp la provizo de kurento) La plej granda ŝargo, okazanta dum difinita intervalo.
    krestovaloro.

    kulminx


    Iel rilatitaj:

    altx apogex astronomix astronomx