distanco

distanc/o (1)

  1. Longo de interspaco: la distanco de Tero al Luno; la amaso estis jam en la distanco de dekkelke da paŝoj de ŝi; kelkan distancon pluen (Z); tio kuŝas en granda, longa distanco de ni; (f) estas ja kelka distanco inter prunti k ŝteli!
  1. [SPORTO] (en vetkuroj) Longo de 200 m.
  • distanca
    1. Rilata al distanco.
    1. Kuŝanta en ia distanco de: li estis distanca de li je tri paŝoj; (abs.) la distancaj arbaroj.
  • distance
    En ia distanco: rigardi pentraĵon distance.
  • distanci (tr)
    Esti en ia distanco de: la urbo distancas je kvar kilometroj.
  • preterdistanci (tr)
    Lasi post si en ia distanco: la gajninta ĉevalo preterdistancis la sekvintan je unu kollongo.
  • flugdistanco
    Longo de aerlinio inter du punktoj.
  • longdistanca
    Atinganta, funkcianta en longa distanco: longdistanca telefonado, trafiko, hejtado.
  • pafdistanco
    distanco inter pafanto k la punkto, kiun pafaĵo povas atingi.
  • povdistanco
    [AVIADO] La distanco flugebla de aviadilo, sen reŝarĝado per karburaĵo, sub specifaj kondiĉoj. SIN. flugaŭtonomeco.
    flugradiuso.
  • reldistanco
    [FERVOJO] Distanco inter la internaj kapsurfacoj de paralelaj reloj, inkluzive de gvidreloj.
    ŝpuro.
  • saltdistanco
    [TELEKOMUNIKOJ] Distanco inter la ricevlimo de tera radio k la punkto, ĉe kiu nerekta radio, reflektite de la supra atmosfera tavolo, atingas la teron; inter tiuj punktoj la ricevado ne estas ebla.
  • trafdistanco
    Distanco, je kiu pafilo povas ĵeti difinitan pafaĵon: teoria, efika trafdistanco de kanono.

    distanco

    REVO: [distanco]
    dimensio

    Iel rilatitaj:

    altx apud atingx aŭtonomx ciklx dimensix etapx grandx latitudx lokx periodx