nivelo

*nivel/o

  1. Stato de horizontala ebeno aŭ de punktoj situantaj en la sama horizontala ebeno: tiuj du plankoj ne estas sur la sama nivelo; la likvo en du komunikiĝantaj vazoj ĉiam serĉas sian nivelon; la inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo; mil metrojn super la nivelo de la oceano (B).
  1. Grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno: la nivelo de la rivero malkreskis.
  1. Normo, en sociaj, moralaj aŭ intelektaj aferoj: li ne atingas la nivelon de sia klaso; ŝia edzo ne estis sur ŝia nivelo; altigi la nivelon de la ekzamenoj; la uzado de E. metas ĉiujn oratorojn sur la saman nivelon.
  1. Valoro atingita de unu grando kaj referencita al ia norma valoro: nivelo de la vivteno, de la prezoj; intelekta nivelo (kontrolebla per testoj); nivelo de transsendo telekomunika; la nivelo nula (kompare al kiu oni kalkulas la aliajn).
  • niveli (tr)
    Kontroli, per tiucela ilo, ĉu io kuŝas tute horizontale.
  • nivelado
    Ago de tiu, kiu nivelas: nivelado de la trako.
  • niveligi
    1. Ebenigi laŭ dezirata nivelo: niveli vojon, ĝardenon, korton.
    1. (f) Egaligi, samrangigi: niveli la klasojn sociajn, la kondiĉojn.
  • nivelilo
    ĉia instrumento, servanta por konstati la horizontalecon de io, por indiki la horizontan direkton, por determini la samaltecon de du punktoj, sekve ankaŭ por ricevi la altecon de iu punkto, aŭ la diferencon de nivelo inter du punktoj: masonista nivelilo, triangula nivelilo; tuba, sfereca, rajda nivelilo.
  • alniveligi
    Fari, ke io estu sur la sama nivelo, kiel: Dio detruis la fortikaĵojn, alniveligis ilin al la tero (X).
  • samnivele kun
    Estanta sur unu sama nivelo.
  • akvonivelilo
    Granda nivelilo sur stativo, kun du flakonoj duonplenaj de kolora akvo.
  • altnivela
    De alta nivelo 2, 4: altnivelaj konversacioj.
  • marnivelo
    La nivelo de la maro kiel referenco de altitudo: meza marnivelo.
  • bobelnivelilo
    Nivelilo, konsistanta el vitra tubo, en kiu troviĝas tre moviĝema likvo kaj aerbobelo.
  • traknivela
    [FERVOJO] Same kun la trako: traknivela pasejo.

    nivelo

    REVO: [nivelo]300 metrojn super la nivelo de la maro, super la grundo.alsurfaciĝo.Altigi la nivelon de la ekzamenoj.altnivela teretaĝo.Alto rilate al baza horizontala ebeno.Bariero de fervoja nivelpasejo.ebena.Egaligi.glatigi.Grado de io kompare al alia afero.grundnivele, ternivele.Horizontala ebeno.horizontala.Inteligenta : nivelo (debilulo, malfruiĝinto), kapablo(j).La inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo.La likvaĵo en du komunikiĝantaj vazoj ĉiam serĉas sian nivelon.La nivelo de la rivero malkreskis.La nul nivelo.Mil metroj super la nivelo de maro.niveli.nivelilo.nivelo : alteco de horizontala surfaco, kompare al alia horizontalasurfaco; grado de instruiteco, klereco.nivelado.oceannivelo.prisegado.samnivele kun.samniveligo.samrangigi.Ŝia edzo ne estas sur ŝia nivelo.ternivele.traknivela pasejo.


    alta. atingi. dimensio. ebena. egala. fervojo. fiziko. geografio. geografo. grado. grundo. kapabla. kompari. lerni. levi. nul. plata. rivero. super. valoro.

    Iel rilatitaj:

    altx atingx dimensix ebenx egalx fervojx fizikx florx geografix geografx gradx grundx kapablx komparx lernx levx lingvx nul plankx platx riverx samx super valorx