tono

*ton/o

  1. [MUZIKO] Muzika sono kun difinita alto: la tonoj de orgeno (Z), de fortepiano (B), de la homa voĉo (B); la fluto krevis ĉe la unua tono (Z); sonu plue, vi, tonoj de la bela ĉaskorno! (Z); mia animo fandiĝis, kiel la tonoj de enamiĝinta najtingalo (Z); Mozart siatempe tenis la sceptron de la tonoj (Z).
    noto, sono, tembro.
  1. (evi) = plenduto.
  1. = toniko kaj tonalo: karakteron al kanto donas la tono (Z); (f) doni la tonon (Z) (havi la ĉefan voĉon).
  1. Nuanco de la voĉo, maniero alparoli, per kiu oni esprimas siajn sentojn: la tradicie kanta tono, per kiu la Hagado estas legata (Z); paroli kun aŭtoritata tono (Z); ŝi diris per tono, kiu volis soni kiom eble plej aristokrate (Z); de viaj lipoj neniam sonis tono de sufero! (Z); (f) mi ricevis vian leteron kaj ĝia kolera tono min mirigis (Z); pardonu pri la maldolĉa tono de mia letero (Z); mi certe penus, ke la tono de la recenzo estu alia (Z).
  1. Nuanco, brileco de koloro: atlasa robo kun tono de la mortintaj folioj; varmaj tonoj de pentraĵo.
  1. [LINGVOSCIENCO] Relativa alto de silaba vokalo: la tono havas en iuj lingvoj leksikan valoron; suprena, malsuprena, cirkumfleksa tono; la ĉina estas tonlingvo.
    tonemo.
  • tonigi
    1. Doni pli brilan tonon al koloro.
    1. [FOTOGRAFIO] ŝanĝi la koloron de fiksita fotografaĵo per kemia likvo: toniga bano.
  • tonalto

    piĉo ².
  • duontono
    1. (evi) = duonduto.
    1. [BELARTOJ] Nuanco inter hela kaj malhela koloro.
  • kromtono
    [MUZIKO] Iu kroma sono, kies frekvenco estas pli-malpli oblo de la baza tono.
    harmono.
  • mistono
    (pf) Erara tono.
  • pedaltono
    [MUZIKO] Daŭra tono en basa parto.
  • sentona
    Ne havanta brilan nuancon.
  • unutona
    1. Aŭdiganta ĉiam la saman tonon 1: la unutona murmurado de la vento.
    1. Vidiganta ĉiam la saman tonon 5.
      monotona.
  • bontona
    Tia, ke en ĝi regas plaĉa, deca kondutmaniero: li estis en bona societo (Z).

    tono


    Iel rilatitaj:

    -a agordx altx bemolx d do forkx kordx ritmx voĉx