angulo

  • [matematiko] Mezuro de la grando de rotacio. [VIDU] grado, radiano, graduso.
  • [matematiko] Regiono inter du sin sekcantaj rektoj, kurboj, ebenoj ktp: akuta, malakuta (SIN. obtuza) angulo; alternaj anguloj (formitaj de rekto sekcanta du aliajn rektojn k situantaj ambaŭflanke de la sekcanto, ekstere aŭ interne de la rektoj); apudaj anguloj (formitaj de du sin sekcantaj rektoj k havantaj komunan lateron); komplementaj anguloj (kies sumo egalas al orto); suplementaj anguloj (kies sumo egalas al 180°).
  • [matematiko] Unu el la du polusaj koordinatoj de punkto en ebeno.
  • (pp kompleksa nombro) = argumento 3.
  • [KOMUNUZO] Elstara eĝo, kie renkontiĝas du surfacoj, vandoj, muroj ks: sin vundi ĉe la angulo de meblo; granda vento puŝis la kvar angulojn de la domo k ĉi tiu falis (X); jen ŝi estas sur la strato jen sur la placoj k apud ĉiu angulo ŝi embuskas (X); ĉirkaŭiri la angulon de domo; trans la angulo (en apuda strato) vi trovos drinkejon; ŝi estis tiel magra, ke ŝia korpo prezentis ĉiuflanke nur angulojn.
  • [KOMUNUZO] Kava loko, kie renkontiĝas du surfacoj, vandoj, muroj ks: serĉi en la anguloj de tirkesto; tiu ĉi havis la strangan inklinon glitadi en angulon (Z); ĉiam vi lasas iom da polvo en la anguloj de la ĉambro; meti la knabon en angulon de la klasĉambro (por lin puni); rideto glitis ĉe la angulo de ŝiaj lipoj (Z); (f) la kvar anguloj de la tero, en ĉiuj anguloj de la mondo (Z).
  • [KOMUNUZO] Flanka malvasta loko malofte vizitata aŭ rigardata: ŝi volis subskribi ĉion eblan k meti sian nomon en ĉiuj anguloj (Z) (de la dokumento); pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, ol kun malpacema edzino (X); la englutema celado de iaj popoloj kontraŭ aliaj en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo (Z).
  • [tipografio] Loko en gazeto, regule rezervita por iu fako aŭ rubriko: la angulo de la ŝakamatoroj.
  • angula
    Rilata al angulo: angula frekvenco; akcelo, rapideco; angula meblo (tia, ke ĝi povas lokiĝi en angulo de ĉambro): angula ŝtono (SIN. angulŝtono); angula grando (grando de la angulo, okupata de fora objekto).
  • angulen
    ĉirkaŭ k trans angulo: turni angulen (Z).
  • angulaĵo
    Angulrelo
  • anguleca
    Havanta ecojn de angulo: anguleca desegno, profilo; (f) anguleca karaktero.
  • anguleto
  • Malgranda angulo: serĉi en ĉiuj loketoj k anguletoj.
  • (f) Eta elturniĝejo: la anguletoj de la proceduro (Z).
  • angulilo
    Instrumento por mezuri, difini, transporti aŭ streki iun angulon: alĝustigebla angulilo (dubranĉa, uzata de lignajistoj aŭ ŝtonhakistoj por transporti aŭ streki neortan angulon); desegna angulilo (plurangula, ebliganta desegni angulojn de 30°, 45°, 60°, 120°, 135°).
    ortilo, angulmezurilo.
  • angulumita
    [heraldiko] (pp figuro) Akompanata de aliaj figuroj en la anguloj.
  • kvarangula
    Havanta kvar angulojn: kvarangula altaro.
  • kvarangulo , kvinangulo... plurangulo
  • [matematiko] Ebena figuro, konsistanta el kvar, kvin... pluraj strekoj, kiuj sekvas unu post la alia tiel, ke la lasta punkto de la lasta streko egalas al la unua punkto de la unua streko. SIN. kvarangul, kvinangul... plur-latero.
  • [matematiko] Ebena figuro, limita de plurangulo 1: triangulo, kvarangulo, kvinangulo (Z), okangulo (Z), dekangulo (Z). SIN. kvar-, kvin-... plurlatero.
  • multangula
    Prezentanta multajn angulojn.
    malebena.
  • sesangula
    [fiziko] [geologio] (pp kristalsistemo) Havanta elementan ĉelon, kiu estas rekta prismo kun romba bazo; tri elementaj ĉeloj konsistigas rektan prismon kun regule sesangula bazo.
  • triangulo
    [matematiko] Trilatera plurangulo: egallatera triangulo (kun tri egale longaj lateroj); simetria triangulo, izocela triangulo (kun du egale longaj lateroj), skalena triangulo (nesimetria angulo).
  • trianguli (tr)
    [matematiko] Dividi surfacon en triangulojn, por mezuri ĝian areon aŭ pritrakti ĝian topologion.
  • triangulado
    Ago trianguli.
  • altangulo
    [geodezio] [astronomio] La angulo inter la horizonto k aŭ unu topografia punkto aŭ unu astro.
  • atakangulo
    [aviado] La angulo inter la kordo de la alo k la vektoro de la relativa aerfluado.
  • bazangula
    [arkitekturo] (pp ĉirkaŭhakita fortika ŝtono) Faranta la angulon de konstruaĵo k sur kiu baziĝas la cetero de la ŝtontavoloj k la muroj: ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, fariĝis ŝtono bazangula (X).
  • drivangulo
  • [ŝipoj] [aviado] La angulo, je kiu ŝipo aŭ aviadilo estas deviigata el sia veturdirekto fare de la vento.
  • [armeoj] Angula distanco inter la falpunkto de pafaĵo k la vertikala ebeno, difinita de la akso de la pafilo.
  • fiksangulo
    Angulo, laŭ kiu du pecoj estas fiksitaj sur mekanismo rilate al centro aŭ akso.
  • foliangulo
    [botaniko] La loko inter tigo k folio (eventuale petiolo). SIN. akselo 2a.
  • kaŝangulo
    Loko angulforma, kie oni sin kaŝas: mizera kaŝangulo kiun vi volas uzi, por kaŝi vian malkuraĝecon (Z).
  • klinangulo
    [geodezio] Horizontala angulo inter unu geodezia direkto k la nordo.
  • lipangulo
    ĉiu el la du punktoj, kie kuniĝas la lipoj de homo.
  • ortangulo
    [matematiko] Kvarangulo, kies kvar anguloj estas ortoj.
  • perdangulo
    [fiziko] La diferenco inter orta angulo k la angulo, kiu estiĝas inter tensio k kurento en kondensilo 2 aŭ indukta bobeno, ordinare esprimata en arka mezuro.
  • rektangulo (evi) = ortangulo.
  • stratangulo
    La angulo formita de du stratoj, kiuj interkruciĝas: gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo (Z); rondiri, ĉirkaŭiri stratangulon.
  • streĉangulo
    [sporto] Spagato.
  • trakangulo
    [aviado] La angulo je iu ajn momento inter la trako k meridiano.
  • trinkangulo
    Angulo en vivoĉambro, aranĝita, por ke oni tie oportune trinku aperitivojn ks.
    akutangula. angula distanco. angula koeficiento. angulfidela. angulmezurilo. Bisekcanto de angulo. cirkonferenca angulo. devia angulo. dispersa angulo. ebena angulo. Egallatera, simetria, nesimetria triangulo. En triangulo oni rigardas bazo la lateron oponan al la vertico. Gazeto vendata ĉe ĉiu stratangulo (kiosko, gazetbudo), sendita sub banderolo. Kvarangulo. La angulo de ŝakamatoroj. obtuzangula. ortangula. murangulo. Orto ( orta angulo). paskala triangulo. pitagora triangulo. plurangulo. polusa angulo. rektangulo. solida angulo. Tiri paralelon al la latero de triangulo. triangulo. triangula. triangulo. Turnu "liven" tuj post la angulo.
    alto. angulmezurilo, ortilo, goniometro. angulo: kurblinia, sfera, obtuza, akuta, orta, konkava, konveksa, enira, malelstara, elstara, kuntiŝiga, suplementa, komplementa, kongruanta, kontraŭa, incida, reflekta, refrakta, centra. arko. bazo. bevelo, oblikva rando, klinrando, faceto. bisekcanto. diagonalo. diedro, duedro, triedro, tetraedro, kvaredro, poliedro, pluredro. eĝo. forfajli la malglataĵojn. grado. hipotenuzo. kaŝangulo, niĉo. kavaĵo, kava angulo. kubuto, artiko. latero, edro. mediano. oblikva rigardo. pinto. punkto. sektoro. sinuso, kosinuso. streki, desegni, tiri. triangulo: simetria, egallatera, egalflanka, skalena, orta, simila, enskribita, ĉirkaŭskribita.krdelta trigono, kvarlatero, paralelogramo, kvadrato, trapezo, trapezoido, pentagono, kvinangulo, heksagono, sesangulo, heptagono, sepangulo, okangulo, naŭangulo, poligono, plurlatero. trigonometrio. vertico. vidpunkto. zigzaga linio.
    bazo . formo . geometrio . matematiko . optiko . spaco . strato . tri .

    Iel rilatitaj:

    akutx alidadx altx arkx artikolx azimutx bazx centrx deklinacix domx ebenx formx geometrix linix matematikx optikx pintx randx spacx stratx tri trinkx ŝtonx