turo

*tur/o

  1. [ARKITEKTURO] Konstruaĵo, kies alteco estas granda rilate al la du aliaj dimensioj: la turoj de preĝejo, la klinita turo de Pizo, la Pariza Ejfelturo, la turo de la urbodomo; ni konstruu al ni urbon kaj turon, kies supro atingos la ĉielon (X) (
    zigurato).
    pilono 2.
  1. [ARMEOJ] Tia konstruaĵo, ronda aŭ kvadrata kiel parto de fortikaĵo aŭ remparo: la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo (X); en Florenco, ĉiu nobelo volis fortikigi sian domon per turo; (f) stari por ili kiel muro kaj turo (Z).
  1. [SPORTO] Alta platformo, por la plonĝoj sportaj.
  1. [LUDOJ] ŝakfiguro, en formo de turo, kiu moviĝas laŭ vertikaloj aŭ horizontaloj.
  • tureto
    1. [ARKITEKTURO] Malgranda turo ofte korbela en kastelo ktp.
    1. [ARMEOJ] Ronda turnebla ŝtalŝirmejo, kiu entenas kanonojn de ŝipo, fortreso k.a.
  • ĉefturo
    Tre dika turo de kastelo, planita kiel la lasta defendejo.
  • akvoturo
    Urba turo, subtenanta grandan rezervujon de akvo.
  • Babelturo
    [BIBLIO] La legenda turo, dum kies konstruado la homoj ne povis plu interkompreniĝi pro lingva diverseco.
  • domturo
    Moderna domego, kun 10 ĝis 20 etagoj, planita kiel vivunuo meze de ĝardenoj.
    nubskrapulo.
  • gvatturo
    Turo, en urbo aŭ en kastelo, kie en Mezepoko deĵoris gvatisto.
  • *lumturo
    1. Turo kun lumaparato ĵetanta malproksimen lumajn radiojn, por montri la vojon al ŝipoj, aviadiloj kc: la lumturo de Rothesand estas preterveturita (Z).
    1. (f) Gvidanto, gvidilo: la januaran numeron de la 'Meksika Lumturo'mi ricevis kun plezuro (Z); li estis la lumturo de sia epoko.
  • pulvoturo
    Vd pulvo.
  • sonorilturo (Z)
    Belfrido.
    minareto, spajro.
  • Tur/o
    Francia urbo, ĉe Luaro (0°41'E, 47°23'N).
  • Turlando
    Regiono ĉirkaŭ Turo, kun multaj kasteloj, vinberejoj kaj fruktoĝardenoj.

    turx


    Eble rilatitaj:

    Aleksandrix, altx, belfridx, belvederx, domx, havenx, kastelx, konstrux, ludx, preĝx,