nadlo

nadl/o (8)

[TEKNIKOJ] Pintoforma metala vergeto diversuza, kaj i.a.:
  1. Montrilo sur la ciferplato de kompaso, de magneta aŭ elektra aparato.
  1. ŝtala pinto de pafila aŭ kanona perkutilo.
  1. Metala vergeto, servanta por reguligi la elfluon de likvo tra aperturo: nadlo de karburilo de aŭtomobilo.
  1. Vergeto el ŝtalo aŭ fibro, ricevanta kaj transdonanta la vibrojn de rotacianta gramofondisko.
  1. Fino de injektilo, tra kiu elfluas sub premo la injektata likvo.
  1. Kirurgia kudrilo: kurba suturnadlo.
  1. Kristalo kun analoga formo.
  1. Tre akra pinto de roko, en monto.
    pinglo, pinto, grifelo, gravurilo, kudrilo, montrilo.
  1. Metala vergeto de iaj rullagroj (
    nadlolagro).

nadlo


Iel rilatitaj:

altx dentx horloĝx mantelx ŝipx