pozicio

pozici/o (1)

  1. Maniero, en kiu objekto aŭ persono okupas spacon: la avino troviĝis en sidanta pozicio en la veturilo (Z); ili staras ĉe la fenestro en samaj pozicioj (Z); stara, sida, kuŝa, genua, genukubuta, ventra pozicio; neĝusta pozicio de skribanto; la pozicio de la piedoj dum la dancado; [LINGVOSCIENCO] buŝpozicio (interrilata pozicio de la buŝorganoj, ĉe iu momento de la parolo).
  1. Loko, okupita en la socio, hierarkio ks: tio estas ja pozicio, per kiu oni estas akceptata en la korporaciojn kaj fariĝas burĝo (Z); mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povis okupi (Z); personoj, kiuj okupas elstarajn poziciojn en la movado; tio estas malfacila por persono en mia pozicio.
    ofico, rango, situacio.
  1. [ARMEOJ] Loko, kie trupo aŭ armeo estas postenigita por strategiaj celoj: niaj pozicioj estis hieraŭ bombarditaj; milito de pozicioj.
  1. [LINGVOSCIENCO] Maniero, laŭ kiu vokalo troviĝas en silabo: vokalo mallonga pro pozicio (ekz. antaŭ du konsonantoj).
  • pozicia
    1. Rilata al pozicio: poziciaj trupoj.
    1. [MEDICINO] Farata danke al difinita pozicio: pozicia drenado.
  • ŝlosilpozicio
    [ARMEOJ] Pozicio, de kiu oni povas malhelpi movon de malamikaj trupoj aŭ ŝirmi movon de la amikaj.

    pozicio


    kaŭri kuŝi pendi ripozi sidi stari
    apud. aranĝi. ĉirkaŭ. el. fiziko. fonetiko. gesto. gramatiko. ĝis. inter. kontraŭ. kuŝi. lasta. loĝi. matematiko. meti. militi. movi. muziko. pendi. politiko. preter. sidi. situacio. spaco. stari. stato. super. supre. trans.

    Iel rilatitaj:

    altx apud aranĝx artikulacix bazx desfilx el fizikx fonetikx gestx gramatikx inter kontraŭ kuŝx lastx loĝx matematikx metx militx movx muzikx pendx politikx preter sidx situacix spacx starx statx super suprx trans vidpunktx ĉirkaŭ ĝis