kreski

*kresk/i (ntr)

  1. [BOTANIKO] Disvolviĝi, evolui, tiele pli-malpli proksimiĝante al matureco: (la pizo) kreskis pli kaj pli alten (Z).
    ĝermi, ŝosi.
  1. [BIOLOGIO] [ZOOLOGIO] Iom post iom disvolviĝi, pligrandiĝi: la knabeto kreskis (Z); en tiu aĝo la ostoj ankoraŭ kreskas; kreski ĝis la normala mezuro.
  1. (pp plantoj aŭ bestoj) Pligrandiĝi kaj plimultiĝi, aparte en difinita regiono: nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis (X); tie abunde kreskis okzalo kaj laktuko; en la dezerto kreskas nenio (B); vinberujo ne kreskas en nordaj landoj; malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' (Z); kunikloj rapide kreskas.
    frukti.
  1. (io konkreta) Iom post iom grandiĝi, altiĝi, vastiĝi: la muroj de la nova urbo malrapide kreskis; la akvo de l' rivero senĉese kreskas (B); de minut' al minuto kreskis la homamaso; kreskas societo (B), niaj adeptoj, la abonantoj de nia revuo; la kreskanta luno.
  1. (f) Iĝi pli intensa, forta, granda: kreskas la lumo, la temperaturo, la fluintenso, la tensio; kreskas duboj, fortoj, intereso, fervoro; en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo (Z); kun ĉiu tago kreskis lia potenco (Z); la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero (Z); kiam kreskas honoro, kreskas humoro (Z); tiuj vortoj estis uzataj laŭ la kreskanta bezono (Z); miaj ĉiam kreskantaj okupoj.
    ampleksiĝi, leviĝi.
  • kresko
    1. Alteco de estulo, rezultanta el kreskado: havi gracian kreskon (Z); fremdulo de bela kresko (Z); infanoj de sama kresko (B); mia frato estas de meza kresko (Z).
    1. Kreskado: ondoj en potenca kresko la rokojn superverŝas (Z).
  • kreskado
    Stato de iu, io kreskanta: kun la kreskado de la arbo kreskis ankaŭ ĝia bonfarto (Z); infano malsana dum sia kreskado; la konstanta kreskado de nia literaturo silentigos niajn malamikojn (Z).
    progreso.
  • *kreskaĵo
    Vegetaĵo, planto.
  • kreskanta
    [MATEMATIKO] (pp funkcio) Tia, ke la valoro pligrandiĝas aŭ restas konstanta, kiam la argumento kreskas (f(x) =^ f(y), se x =^ y).
  • kreskejo
    Loko, regiono, kie nature kreskas difinita vegetaĵo.
  • kreskigi
    Fari ke io kresku: kreskigu la tero verdaĵon (X); el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon (X); (f) longa dormado ŝuldojn kreskigas (Z).
    forci, kultivi, grandigi.
  • alkreskado
    Pliiĝo de la volumeno de korpo pro aldono de ekstera materio: [ASTRONOMIO] astra alkreskado (aldoniĝo de materio al astro pro graviteco); [GEOLOGIO] alkreskado kontinenta (pligrandiĝo de la kontinentoj pro aldono de materio ĉe ilia bordo), oceana (aldoniĝo de oceana krusto el rifto).
  • ĉirkaŭkreski (tr)
    ĉirkaŭi, pp kreskaĵoj: kaverno ĉirkaŭkreskita de rampaj kreskaĵoj (Z); remparo ĉirkaŭkreskita de filikoj (Z).
  • diskreski
    Disiĝi, kreskante: la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis (X); nun venis la tempo diskreskigi fakajn kunsidojn al pli efikaj kaj longedaŭraj kunvenoj.
  • elkreski
    1. Eliĝi, kreskante: el la kavaĵo elkreskas herbo kaj rubuso (Z); nia fratino, miloj da miloj elkresku el vi! (X); jam ĝi estis elkreskinta ĝis alte super la nuboj (Z); (f) el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita (Z).
    1. Atingi maturecon, kreskante: dum la lasta jaro li alte elkreskis (Z); tiu infano, kiu nun plene elkreskis kiel perfekta belulino (Z); barbo elkreskis, sed saĝon ne naskis (Z); la belaj, bone elintaj oreloj de la leporo (Z); ne en unu tago elkreskis Kartago (Z); la knabo elkreskis en malriĉeco (Z); riĉaj homoj, naskitaj kaj elkreskintaj en lukso (Z); kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj (Z).
  • elkreskadi
    Abunde ĉiuloke kreski: novaj projektoj elkreskadas kiel fungoj post pluvo (Z).
  • elkreskaĵo
    1. [MEDICINO] Tumoro, elstaranta el la haŭto aŭ mukozoj (polipo, veruko ktp) aŭ el iu organo (osta elkreskaĵo).
    1. [BOTANIKO] [ZOOLOGIO] Elstaraĵo de organo.
  • elkreskigi
    Fari, ke io kresku el io: ĉiujare la arbo elkreskigas verdajn branĉojn (Z); kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn (X).
  • kunkresk (iĝ)i
    Kreski kune kun, samtempe kun: la besto, kiun ni ĉiuj portas en ni, kiu kunkreskiĝis kun la homo (Z); sen selo ŝi sidadis, kiel kunkreskiĝinta kun la ĉevalo (Z); (f) kun tiu ĉi ideo li kunkreskiĝis kaj estis preta ĉion oferi al ĝi (Z).
  • kunkreskaĵo
    Io, kio kreskis kun alio.
    konkremento.
  • malkreski
    Grade malpli (grand)iĝi: malkreskas lumo, la fluo, la nombro de la naskiĝoj, la senlaboreco; la malkreskanta luno.
  • malkreskanta
    [MATEMATIKO] (pp funkcio) Tia, ke la valoro malpligrandiĝas aŭ restas konstanta, kiam la argumento kreskas (f(x) >= f(y), se x =^ y).
  • miskreski
    Nenormale, fuŝe, malsane kreski: miskreskinta arbusto.
  • superkreski, trokreski
    Kreskadi en tro granda kvanto.
  • surkreskanta = adventiva.
  • altkreska
    Havanta altan kreskon: mi tute ne estas maljuna, mi estas nur tre altkreska! (Z); li restis malaltkreska (Z).
  • plektokreskaĵo
    Sovaĝaj vegetaĵoj, kiuj interplektiĝas: li elŝiris kardojn kaj plektokreskaĵojn, por fari el ili cindrojn (Z); la plektokreskaĵoj pendis super la ŝtonegoj (Z).
  • plenkreska
    Atinginta sian plenan kreskon: mi timas, ke, kiam vi estos plenkreska, vi faros [...] (Z); belega, plenkreska knabino (Z).
    seksmatura, plenaĝa.
  • plenkreskulo
    Homo aŭ besto, atinginta sian plej altan kreskon (male al infano aŭ ido): ofte eĉ la suferoj de plenkreskuloj ne povas esti pli grandaj (Z) (ol tiuj de infano). SIN. adolto.
  • volvekreskaĵo = ĉiro: pikantaj volvekreskaĵoj (Z).


    ĝermi. flori. odori. velki. ŝrumpi. putri. akvumi. grefti. matura.
    agrokulturo arbo floro

    Iel rilatitaj:

    adoltx agrikulturx altx apomiksx arbx atrofix aĝx aŭksinx aŭtotrofx citokininx dendrokronologx florx grandx knabx kulturx maturx plantx plenx pli pliigx printempx