flanko

*flank/o

  1. Dekstra aŭ maldekstra parto de la homa aŭ besta korpo: meti la manojn al la flankoj (Z) (koksoj); havi sabron ĉe la flanko (Z); la korno, kiu pendis ĉe lia flanko (Z); ŝi havis longajn ondantajn flankojn; baldaŭ li rulis sin sur la alian flankon (Z) (en lito); ŝia patro komforte balancas ŝin de unu flanko al alia (Z); stari ĉe ies dekstra flanko (Z); paŝi flanko ĉe flanko (Z); ŝi elkreskis ĉe mia flanko (Z) (sub mia gardo); sproni la du flankojn de ĉevalo; flankopiko (Vd piko).
  1. (analoge, pp objektoj kun aksa simetriebeno) Parto, kiu estas dekstre aŭ maldekstre: la flankoj de ŝipo ( [VIDU] babordo, tribordo); la venta flanko (pli proksima al la vento); flanko de domo, katedralo, scenejo, strato, rivero; ŝirmi la flankon de marŝanta armeo.
  1. ĉiu el la partoj aŭ surfacoj de objekto, konsiderata kontraste kun la ceteraj: la du flankoj de monto, de paperfolio, de ŝtofo; ĉiu medalo du flankojn posedas (Z) (pf); ekstera kaj interna flanko de domo (Z), pordo, muro; ondo de vento ekturnis la flankojn de sia tuko (Z); la antaŭa, posta, dekstra, maldekstra flanko de domo (B), de skatolo (B).
    edro, faco, latero.
  1. ĉiu direkto, konsiderata aparte de la aliaj: la du triboj prenis sian parton sur la flanko de sunleviĝo (X); sur la orienta flanko (Z); turni sin al alia flanko; oni ĉirkaŭbatas vin de ĉiuj flankoj (Z); vi ĉirkaŭis ilin de ĉiuj flankoj (B); ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi (Z); ŝi direktis sin en la alian flankon (Z); ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn (Z); lumigante per la lanterno en ĉiujn flankojn; ni dissendos manifeston al la kvar flankoj de la mondo (Z) (
    fino).
  1. (f) ĉiu speciala aspekto de iu afero: preni, konsideri ion el la plej bona flanko; tio estas lia malforta flanko (Z) (vundebla loko); malforta flanko de argumento; ĉe ambaŭ flankoj, tiu afero estas malbone komencita; ĉiu arto posedas du flankojn (Z); malsaĝulo de ĉiuj flankoj (Z); sur ĉiu flanko nur manko kaj manko (Z); de unu flanko [...] , de alia, de la dua flanko (Z); de la alia flanko vi ne kredas je Dio (Z).
  1. Partopreno de iu en ia faro: tio estus granda peko de via flanko (Z); tiu sciigo venas de bone informita flanko; por gardi nian lingvon kontraŭ anarkio de la flanko de apartaj personoj (Z); tio estis prudenta de la flanko de la konsilisto (Z); tio ne estis malnoblaĵo de la flanko de la proponintoj (Z); malgraŭ ĉia batalado de la flanko de la rutinuloj (Z); tiu projekto eble bezonos klarigojn de mia flanko (Z); de mia flanko (Z) (pri tio, kio koncernas min); la malfeliĉo estis tute sur mia flanko (Z); stari sur ies flanko (Z) (apogi ies partion).
  1. ĉiu el la du familiaj linioj: onklo sur la patra, sur la patrina flanko.
  • flanka
    1. Estanta ĉe flanko: flanka parto de domo; flankaj statuoj ĉe pordego; flanka vojo (disiganta de alia); E. devas sin alkonformiĝi ne al la gustoj de ĝiaj flankaj rigardantoj, sed al la oportuneco de ĝiaj efektivaj uzantoj (Z).
    1. (f) Malĉefa, negrava: flankaj detaloj, konsideroj; flanka afero (Z), persono (Z).
  • flanke
    1. Sur sia propra flanko: flanke kuŝi (pp ŝipo); flanke porti saketon.
    1. Aparte de iu konkreta objekto, neapude: mi flanke sidis, mi ne aŭdis nek vidis (Z).
    1. Aparte, ekstere de la afero: se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke (Z); ni devas nin teni flanke de tiu afero (Z); lasi flanke (ne enkalkuli, ne priatenti, preterlasi, nezorgi); lasi flanke la demandon pri (Z) [...] .
  • flanke de
    1. ĉe la flanko de iu aŭ io; ĉe, apud: flanke de ŝi kuŝis branĉo kun belegaj maturaj beroj (Z); flanke de la faraonoj kaj ofte super ili estis la pastroj (B); stari flanke de la estro; sidi flanke de la fenestro.
    1. Aldone al io, krom io: flanke de tiu fabriko oni fondis filion; flanke de tio, oni devas ankaŭ diri, ke [...] .
    1. (evi) De la flanko de: por eviti persekutojn flanke de la registaro.
      fare de, far.
  • flanken
    1. En direkto al la flanko: flanken, sinjoro! (Z) (cedu la lokon); la anserknabino pelis sian gregon de la ponto flanken (Z); ŝi rigardis flanken per malŝata rigardo (Z); kelkaj legantoj metus la libron flanken (Z) (ne plu legus).
    1. [SPEKTAKLO] Alparolante personon, kiu ne estas sur la scenejo: Polonio al Hamleto: Kion vi komprenas sub tio ĉi? (flanken) ĉiam pri mia filino! (Z).
    1. [SPEKTAKLO] Tiel parolante, ke la aliaj rolantoj sur la scenejo estas supozataj ne aŭdi.
  • flanki (tr)
    ŝirmi, kovri, okupi la flankon de io: taĉmento de kavalerio flankis la infanterion; palaco flankita de du turoj.
  • flankaĵo
    1. Flanka parto: la flankaĵoj (aloj) de la kastelo.
    1. Akcesora, malgrava afero: tio estas nur flankaĵo en la diskuto.
    1. [HERALDIKO] Figuro en formo de vertikala larĝa strio ĉe iu flanka rando de la bildo, tuŝanta ĝin.
  • flankeniĝi
    Iri flanken, forlasinte sian pozicion aŭ sian direkton.
    devii.
  • flankumita
    [HERALDIKO] Akompanata ambaŭflanke.
  • alflankiĝi
    1. [ŜIPOJ] Meti sin laŭlonge de alia ŝipo.
    1. Aliri, alpaŝi al iu.
  • aliflanke
    Sur la alia flanko (precipe 4 kaj 5).
  • ambaŭflanke
    Sur la du flankoj: ambaŭflanke de ŝi (Z).
  • ĉiflanke
    Sur la flanko pli proksima al la parolanto: ĉiflanke de la fera kurteno.
    cis.
  • ĉiuflanke
    1. Sur ĉiu flanko: li ekrigardis ĉirkaŭen ĉiuflanke (Z).
    1. En ĉiuj rilatoj, aspektoj: ĉiuflanke elprovita lingvo (Z).
  • deflankiĝi
    1. Dekliniĝi de iu loko, vojo; devojiĝi.
    1. (f) Dekliniĝi de iu devo, temo; ekstertemiĝi: mi deflankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj (Z); deflankiĝa respondo, demando (Z).
  • duflanka
    Prezentanta du flankojn: duflanka argumento.
  • kvarflanka
    Prezentanta kvar flankojn: kvarflanka ŝraŭbingo.
    kvarangula.
  • multflanka
    Kompleksa, diversaspekta.
  • unuflanka
    Rilata al nur unu flanko: unuflanka promeso, sindevigo.
  • unuflanke
    De unu flanko: unuflanke [...] , duaflanke [...] (Z).
  • bildflanko
    La flanko de monero, poŝtkarto ks, kiu prezentas bildon: afranki poŝtkarton bildflanke.
  • dorsflanko
    La flanko de monero, medalo ks, kontraŭa al la kapflanko.
  • frontflanko, kapflanko
    La flanko de monero, medalo ks, kiu prezentas kapon (de reĝo ktp).
    bildo.
  • mondflanko
    ĉiu el la kvar (laŭ antikvaj kredoj) direktoj de la tero kaj ĉielo: kun la vizaĝo turnita al tiu mondflanko, kie troviĝas Jeruzalem (Z).
  • ombroflanko
    Tiu flanko de monto, kiu ricevas malpli da sunumado.
  • sunflanko
    Tiu flanko de monto, kiu ricevas pli da sunumado.
  • talusflanko
    Deklivo donita al fosaĵo, tranĉeo aŭ terplenigaĵo: sublavado, firmiĝo de talusflanko.
  • vojflanko
    Vojrando.

    flanko


    Esprimoj

    Konsideri ion laŭ ties plej bona flanko.
    Stari ĉe la flanko de iu.
    Turni sin aliflanken.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aliflanke, ambaŭflanke, bildflanko, deflankiĝi, dorsflanko, duflanka, duflanka cumo, flanka, flankaparato, flankaĵo, flankbendo, flanke, flanke de, flankefiko, flanken, flankengliti, flankeniri, kflankeniĝi, flankensalti, flankenĵetiĝo, flanki, flankiĝi, kflankkanalo, flankkurteno, flanklasi, flanko, flankopiko, flankpasi, flankrigardo, flankumita, flankzono, frontflanko, kapflanko, kvarflanka, mondflanko, multflanka, kombroflanko, plurflanka cumo, sunflanko, talusflanko, unuflanka, unuflanka cumo, unuflanke, ĉiflanke, ĉiuflanke

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akcesora
    dekstra
    malgrava
    malĉefa
    negrava

    aldone al io
    antaŭ
    aparte
    apud
    ekstere de la afero
    flanko ĉe flanke
    krom io
    neapude

    ataki
    devii
    devojiĝi
    kuŝi
    preterlasi

    armeo
    aspekto
    brusto
    direkto
    dorso
    fino
    fronto
    korpo
    linio
    parto
    rando
    spaco
    trunko

    Iel rilatitaj:

    akcesorx altx alx antaŭ apartx apud armex aspektx atakx aversx bildx brustx dekstrx detenx devix direktx donx dorsx edrx ekster facx finx frontx gravx konstrux korpx krom kuŝx laterx linix partx plumx poŝx preter randx sed spacx temx trunkx vagonx vojx ĉef- ĉefx ŝipx