metro

*metr/o¹

  1. [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Baza unuo de longo en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simbolo: m; difino: unu metro estas la distanco trapasita de lumo en vakuo dum 1/299 792 458 de sekundo: la metro estis origine egala al dekmilionono de kvarono de tera meridiano; alportu al mi metron da nigra drapo (Z). [VIDU] punkto.
  1. Mezurilo, havanta unumetran longon: mezuri laŭ sia metro (Z).
  1. [BELETRO] ĉiu formo de poezia ritmo, difinita per la speco kaj la nombro de siaj piedoj: jamboj, trokeaj metroj.
    verso.
  • metra
    Bazita sur la metro: metra sistemo.
  • metriko (2)
    [BELETRO] Scienco pri la diversaj specoj de versoj, ilia konsisto, ritmo, uzado kaj kombinoj.
    prozodio, versfarado. [VIDU] metrik/o.
  • centimetro (1)
    Centono de metro (0,01 m).
  • decimetro (2)
    Dekono de metro (0,1 m).
  • *kilometro
    Mil metroj (1 km).
  • kilometrilo
    Nombrilo, kiu sumigas la veturitajn distancojn.
    ciklometro.
  • kvadratmetro
    Surfacunuo egala al tiu de kvadrato kun unu metron longaj eĝoj.
  • kubmetro
    Volumenunuo egala al tiu de kubo kun unu metron longaj eĝoj.
  • milimetro (2)
    Milono de metro (0,001 m).
  • mikrometro
    Milionono de m (10-Ï m).
  • metr/o²
    [SCIENCOJ] (en kunmetaĵoj) Mezurilo: altometro, ampermetro, frekvencometro, pluvometro ktp.
  • RIM. La vortfino 'metro' troviĝas en neanalizeblaj nomoj de mezuriloj: hipsometro, polarimetro k.a.
  • metrio
    Metodo de scienca mezurado: antropometrio.
  • metrologio
    Scienco pri la mezuroj.

    metro

    Formato de 14 per 20 centimetroj. Ĝi havas la alton de 300 metroj. Havi 30 centimetroin en la diametro. kalibrilo (mikrometra kalibrilo). kilogramo en kuba metro. kuba metro. kvadrata metro. La metro estas la universala unuo de longo. La metro estas teorie egala al la dekmilionono de la kvarono de tera meridiano. La pratipo de metro kaj de kilogramo kuŝas en Sevres. La strato estas 1000 metrojn longa (longa je 1000m). longo trairata de lumo en vakuo dum 299 792 548-ono de sekundo. longo. metriko. metro en kvadrata sekundo. metro en sekundo. mezuri : kompari nekonatan grandon kun konata grando; rigardi, kiom da centimetroj io estas longa, larĝa aŭ alta; kiom da litroj estas; kiom da minutoj estas.; mezuro: grando laŭ kiu oni mezuras; grando difinita per mezurado; (muziko:) unu el egalaj dividaĵoj. mezurilo. mezurunuo. Mil metroj super la nivelo de maro. Rivero havanta 200 kilometrojn da longo. skalo : serio da divid(strek)oj (skalo de mezurilo, termometro.); rilato inter desegno kaj objekto (skalo de mapo); (kompara) amplekso, ofteco de iu okazaĵo. Termometro montras 2 gradojn super nulo. Vendi pometre. volto je metro.


    dimensio. fiziko. geometrio. kalkuli. kilogramo. longa. matematiko. mezuri. scienco. tekniko.

    Iel rilatitaj:

    altx aŭdx dimensix fizikx gasx geometrix kalkulx kilo- kilometrx longx matematikx mezurx milimetrx olex piedx sciencx stacix teknikx