monto

*mont/o

  1. Granda natura amaso de roko kaj tero, kiu altiĝas super la nivelo de la ĉirkaŭanta grundo je pluraj centoj da metroj: la piedo, la radikoj, la flankoj, la supro de monto; kalkopetra, granita monto; se neĝas sur la monto, estas malvarme en la valo (Z); ĉeno de montoj (Z); ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas (Z); belaj rakontoj el trans la montoj (Z); sovaĝbestaj montoj (Z); (f) la ondegoj leviĝis kiel montoj; [KRISTANISMO] la Prediko sur la monto.
    dento, kresto, vulkano, alpismo.
  1. Alta, granda amaso: montoj da kadavroj, da rubaĵoj, da paperaĵoj; promesi orajn montojn (Z); ni ne povas senfine toleri tiun monton da mizeroj; interfaro kaj rakonto staras meze granda monto (Z).
    abismo, maro.
  • Monto
    1. [GEOGRAFIO] Parto de pluraj propraj nomoj de montoj: Monto Blanka aŭ Blankmonto (Z) (6°52'E, 45°50'N), Monto Kalva, Montaro de la Gigantoj (15°44'E, 50°44'N); Fuĵ-Monto (138°40'E, 35°20'N).
    1. [HISTORIO] Nomo de la plej maldekstra partio en la asembleoj de la Franca Revolucio: Robespiero estis la ĉefo de la Monto.
  • puba monto
    [ANATOMIO] Venusmonto.
  • monta
    Rilata al monto (j): la monta klimato, flaŭro; montaj kabanoj.
  • montano
    Loĝanto de montoj.
  • montaro
    1. Masivo aŭ ĉeno da kunigitaj montoj, formantaj tuton: la Kaŭkaza, Pirenea montaro.
    1. (vs) Monto, rigardata kiel restadejo, kontraste kun kamparo: ferioj en montaro; la ĝojoj, sportoj, akcidentoj de la montaro.
  • montara
    Rilata al montaro: montara regiono; montaraj vivkondiĉoj.
  • montariĝo
    [GEOLOGIO] Estiĝo de montaro: antaŭmontariĝa, dummontariĝa, postmontariĝa sedimentado; Alpa, Hercinia, Kaledonia montariĝo. SIN. orogenezo.
    faltiĝo.
  • *monteto
    Malalta monto, ofte kun ronda supro: la sep montetoj de Romo; ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj (X); la malnova monteto de elfoj (Z); kunblovitaj sablaj montetoj (Z) (dunoj).
    altaĵo.
  • montiĝi
    Altiĝi kvazaŭ monto: de via kolera blovo montiĝis akvo (Z).
  • almonte
    En loko situanta, en valo, pli supre, ol la priparolata.
    alvale.
  • intermonto
    Malpli alta trairejo inter du montoj.
  • transmontano
    Loĝanto trans la montoj.
  • Ercmontaro
    Montaro ercoriĉa, inter Bohemio kaj Saksio (13°E, 50°30'N).
  • glacimonto = glaciinsulo.
  • mammonteto
    Monto kun proksimuma formo de mamo.
  • pintmonto
    Monto, kun pinta supro.
  • Rokmontaro
    Granda montoĉeno de Alasko ĝis Meksiko, laŭlonge de Pacifiko.
  • tablomonto
    Monto kun ebena supraĵo.
  • tombomonto
    Tumulo.
  • Venusmonto
    1. (f) Monto en Turingio, kie legendo lokas la palacon de Venuso.
    1. [ANATOMIO] (f) La bazo de la polekso en la manplato. SIN. tenaro.
    1. [ANATOMIO] Meza elstaraĵo antaŭ la vulvo kaj inter la ingvenaj faldoj. SIN. puba monto (mons pubis).
      klitoro.
  • Kenja monto
    Tre alta monto en Kenjo (37°08'E, 0°06'S). PIV Kenjo.

    monto


    Esprimoj

    Arbarumi la nudajn montojn.
    Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan.
    La rivero defluas de la monto..
    Ni ne povas senfine toleri tiun monton da mizeroj.
    Promesi orajn montojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Ercmontaro,Rokmontaro,Venusmonto,almonte,glacimonto,intermonto,mammonteto,monta,monta arniko,monta gorilo,monta pino,monta satureo,montano,montara,montariĝo,montaro,monteto,montiĝi,montkorvo,monto,montofringo,montoĉeno,montpasejo,montpasero,montsupra glaĉero,pintmonto,puba monto,tablomonto,tombomonto,transmontano

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    Venusmonto (puba monto)
    abismo
    alpismo
    alta
    altaĵo
    amaso
    astenosfero
    dento
    elstaraĵo
    faltariĝo (montariĝo)
    falto
    glaciinsulo (glacimonto)
    grund
    (hipo)tenaro
    kresto
    krusto
    litosfero
    magmo
    masivo
    montpasejo (intermonto)
    orogenezo (montariĝo)
    promontoro
    roko
    sedimento
    tektono
    tumulo (tombomonto)
    vulkano
    ĉeno

    Ankaŭ vidu:

    alta. geografio. geografo. grundo.

    Bildvortaro


    13-37 : mezalta montaro
    13-38 : montkupolo
    13-39 : kresto
    13-40 : deklivo
    13-41 : ĉedekliva fonto
    13-42 : altmontaro
    13-43 : montoĉeno; montomasivo; montaro
    13-44 : montopinto
    13-45 : rokŝultro
    13-46 : montoselo
    13-47 : rokomuro (krutflanko)
    13-48 : dekliva akvosulko
    13-49 : gruzamasiĝo
    13-50 : vojeto; bordervojo; ŝarĝbestovojo
    13-51 : pasejo; monto(tra)pasejo

    368 : Montaraj trafikiloj


    368-01 -14 : montaraj fervojoj
    368-01 : motorvagono kun pliigita adhero
    368-02 : trakciilo
    368-03 : danĝerbremso
    368-04 -11 : dentrela fervojo
    368-04 : elektra dentrela lokomotivo
    368-05 : dentrela vagono
    368-06 : tunelo
    368-07 -11 : dentrelaj sistemoj
    368-07 : portanta rado
    368-08 : trakcia dentorado
    368-09 : dentrelo
    368-10 : relo
    368-11 : duobla dentrelo
    368-12 : funikularo aŭ kablotramo
    368-13 : funikulara vagono
    368-14 : trenkablo
    368-15 -26 : kontinuaj telferoj (unukablaj telferoj)
    368-15 -75 : telferoj aŭ kabloliftoj
    368-15 : rondira kablo (porto- kaj trenkablo)
    368-16 : kontraŭpezaĵoj
    368-17 : kablogantro
    368-19 : skilifto
    368-20 : seĝtelfero (seĝlifto)
    368-21 : duseĝo aŭ duobla pendseĝo
    368-22 : kvarseĝo aŭ kvarobla pendseĝo
    368-23 : kupleba duseĝo kun tegmento
    368-24 : kajuta telfero
    368-25 : kajuto, kuplebla rondira kajuto
    368-26 : rondira relo
    368-27 : pendvagona telfero, alterna aŭ dukabla telfero
    368-28 : trenkablo
    368-29 : portokalblo
    368-30 : pendvagono
    368-31 : rulekipaĵo
    368-32 : intera latispilono
    368-33 : vala stacio de alterna telfero
    368-34 : streĉpezaĵa ŝakto
    368-35 : portokabla streĉpezaĵo
    368-36 : trenkabla streĉpezaĵo
    368-37 : streĉkabla pulio
    368-38 : portokablo
    368-39 : trenkablo
    368-40 : kontraŭkablo
    368-41 : akcesora kablo
    368-42 : akcesorkabla streĉilo
    368-43 : trenkablaj apogpulioj
    368-44 : starta amortizilo
    368-45 : kajo
    368-46 : pendvagono
    368-47 : rulekipaĵo
    368-48 : pendiga ekipaĵo
    368-49 : amortizilo
    368-50 : bufrotrabo
    368-51 : monta stacio de alterna telfero
    368-52 : portokabla ŝuo
    368-53 : portokabla ankraĵo
    368-54 : trenkabla puliaro
    368-55 : trenkabla turnopulio
    368-56 : trenkabla movpulio
    368-57 : ĉefmotoro
    368-58 : vicmotoro
    368-59 : stirejo
    368-60 : rulekipaĵo de pendvagono
    368-61 : ĉefportilo de rulekipaĵo
    368-62 : vekto
    368-63 : durada vekto
    368-64 : ruliloj
    368-65 : portokabla bremso
    368-66 : rulekipaĵa akso
    368-67 : trenkabla mufo
    368-68 : kontraŭkabla mufo
    368-69 : dekabliĝa sekurigilo
    368-70 : kablopilonoj (interaj pilonoj)
    368-71 : ŝtallatisa pilono
    368-72 : ŝtaltuba pilono
    368-73 : portokabla ŝuo (apogŝuo)
    368-74 : konzolo por kabloriparoj
    368-75 : pilonsoklo

    Iel rilatitaj:

    Akonkagvx Aleganx Altajx Anapurnx Andx Antilebanonx Apeninx Ardenx Arkadix Atlasx Aŭvernjx Balkanx Cevenx Cionx alpx altx alvalx anateksx arnikx deklivx dentx ebenx faltx funikularx geografix geografx geologix glacix grandx grundx gruzx hercinix kaledonix kaŭkazx klitorx krestx landx orogenezx pintx pirenex pubx randx relx suprx telferx tumulx tunelx valx venusx vulkanx Ĉeviotx ĉaledx ĉaletx ĉeviotx