rivero

*river/o

  1. Natura abunda akvomaso, fluanta ordinare al maro, lago, marĉo aŭ alia rivero: herbejo, tra kiu fluas la rivero S. (Z); rivero kun multe da angiloj (Z); kie la rivero enfluas en la fjordon (Z); la kvara rivero estas Eŭfrato (X); atendi sur tero, ĝis sekiĝos la rivero (Z); la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero (Z); ne konante la profundecon, ne iru en la riveron (Z); riverbrako, riverrando, riverveturado.
  1. Io simila al rivero per sia kvanto aŭ movo: riveroj da larmoj; suno verŝis riverojn da lumo kaj varmego (B), li englutis riverojn da konjako (B); homaj riveroj plenigis la stratojn; digi la riveron de la reforma agitado (Z).
    torento, kanalo.
  • rivera
    Rilata al rivero: la fundo rivera (Z); rivera trafiko.
  • rivereto
    Malabunda aŭ mallonga rivero: riveretoj fluas al riveroj (Z) (per etaj ŝparoj oni riĉiĝas).
    rojo.
  • riverujo
    Parto de la valo, en kiu fluas rivero.
  • glacirivero
    Glaĉero, riverforme malsupreniĝanta de monto.
    moreno.

    rivero


    Esprimoj

    Akvo alta ĝis la genuoj.
    Antaŭeniri en la akvon.
    Fali en akvon.
    Havi piedtenon.
    Inversiri laŭ rivero (t.e. : al la fonto).
    La detrua povo de la akvoj.
    La inundo atingis la nivelon de la unua etaĝo.
    La inundo penetris en la landon ĝis profundo de kvar kilometroj.
    La kuro de la rivereto.
    La lando abundas je riveroj.
    La nivelo de la rivero malkreskis.
    La rivero defluas de la monto.
    La rivero ridis sub la suno.
    La rivero rompis siajn digojn.
    La rivero rulas ŝtonojn.
    Li trapasis la vadejon, ĝistalie en la akvo.
    Malakuta murmuro de rivero.
    Naĝi kontraŭ la fluo.
    Ne konante profundecon, ne iru en riveron.
    Perdi la grundon sub la piedoj.
    Printempa riveraltiĝo (pro degelo).
    Reguligi la fluon de rivero per digoj.
    Reĝiono riĉa je riveroj.
    Rivero havanta 200 kilometrojn da longo.
    Rojo lirlas.
    Transiro de vadejo kun sekaj piedoj.
    Travadi la torenton (kiu saŭmas).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    DetrojtriveroKabulriveroKajenriveroMin-riveroOhioriveroParagvajriveroPlata-riveroglaciriveroriverariveraltiĝoriverarbaroriverbrakoriveretoriveroriverujo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    almonte
    alvale de

    dragi
    enflui
    flui
    lirli
    plaŭdi
    vadi
    ŝpruci

    vadbotoj
    akvo
    akvodislimo
    akvofalo
    alfluanto
    baraĵlago
    bordo
    delto
    digo
    diluvo
    dragilo
    duoninsulo
    enfluejo
    estuaro
    falakvo
    fiŝo
    fluejo (kusejo)
    fluo
    fluso
    fonto
    fonto
    fundo
    gardrelo
    glaciflosado
    glacimonto
    glaĉero (glacirivero)
    golfo
    haveno
    insulo
    inundo
    istmo
    kabo
    kanalo
    kluzisto
    kluzo
    koto
    kubuto
    kunfluejo
    lago
    malfluso
    markolo
    maro
    marĉo
    meandro
    moreno
    oceano
    plaĝo
    ponto
    rojo
    sinuo
    strando
    tajdo
    terkolo
    torento
    vadejo
    valo
    vortico
    ŝlimo

    Ankaŭ vidu:

    akvo. maro. tero.

    Bildvortaro


    14-01 : rivera pejzaĝo
    14-02 : delto; riverenfluo
    14-03 : riverbranĉo
    14-04 : lago
    14-05 : bordo
    14-06 : duoninsulo; terlango
    14-07 : insulo
    14-08 : golfo
    14-09 : rivereto; rojo
    14-10 : aluvia konuso
    14-11 : aluvia zono; aluviejo
    14-12 : meandro
    14-13 : ĉirkaŭfluata monto; lagentruda monto
    14-14 : malseka herbejo; malsekejo

    370 : Rivero kaj riverkonstruaĵoj


    370-01 : riverbordo
    370-02 : riverbranĉo
    370-03 : digo (riverdigo)
    370-04 : bordorompiĝo (inunda damaĝo)
    370-05 : insulo (riverinsulo)
    370-06 : fluo (flulinio)
    370-07 : albordiĝa ponto
    370-08 : palafitaro
    370-09 : ripozhaveno (vintra haveno)
    370-10 : morta riverbranĉo
    370-11 : ondorompilo
    370-12 : kapo de ondorompilo
    370-13 : ŝanelo
    370-14 : signalilo por ŝanelo
    370-15 : kilometroŝildo
    370-16 : barĝotrajno
    370-17 : trenŝipo
    370-18 : trenkablo aŭ haŭsero
    370-19 : barĝo
    370-20 : barĝisto
    370-21 : kontraŭinunda digo (vintra digo)
    370-22 : ĉediga foso (likakva foso)
    370-23 : digokrono
    370-24 : digobermo
    370-25 : digotaluso
    370-26 : inunda fluejo
    370-27 : digoramplo
    370-28 : digogardisto
    370-29 : digogardista domo
    370-30 : somera digo
    370-31 : inundejo
    370-32 : drenkluzo
    370-33 : kluzflanka muro
    370-34 : troakva fluejo
    370-36 -40 : bordofirmigo
    370-36 : ŝtonŝutaĵo
    370-37 : aluviaĵo (sablodeponaĵo)
    370-38 : fasĉino
    370-39 : branĉoplektaĵo
    370-40 : ŝtonfirmaĵo

    Iel rilatitaj:

    Adiĝx Amurx Arnx Aĥeronx Bramaputrx Cefizx Danubx Delavarx akvx altx aluvix arbx banx barĝx bordx deltx digx diluvx dragx estuarx fasĉinx fiŝx flusx flux fontx geografix glacix glaĉerx golfx havenx insulx inundx istmx kabx kanalx kanjonx kluzx kotx kubutx lagx landx limx lirlx marx marĉx meandrx morenx nivelx oceanx orx plaĝx plaŭdx pontx profundx randx rojx sekx sinux strandx tajdx terx torentx vadx valx veturx vorticx ŝanelx ŝlimx ŝprucx