intensa

intens/a (4)

  1. Tia, ke ĝia efiko estas tre vive sentata: intensa malvarmo, febro, sono, frosto, lumo, koloro.
    aktiva, forta, vigla, viva.
  1. Kondukata kun grandaj rimedoj kaj streĉitaj fortoj: intensa laboro (B); intensa terkulturado (B); intensa maŝinismo.
  • intenso
    [FIZIKO] Grado de la efiko aŭ de karakteriza grando.
  • lumiga intenso
    [FIZIKO] (pp lumfontoj) La intenso de la radiado en certa direkto.
    lumo, lukso.
  • intenseco
    Alta grado de efiko, aktiveco: eviti la intensecon de lumo; la intenseco de la trafiko en la grandaj urboj; la intenseco de la febro malkreskis.
  • intensigi
    Pliigi la aktivecon; plifortigi la efikon: estas necese intensigi la laboron, por fini la konstruon en la difinita limtempo; intensigi la lumon, la elektran fluon, la propagandon, la protestojn.
    akceli, insisti.
  • intensiĝo
    Stato de io, kio fariĝas intensa: intensiĝo de la febro; subita intensiĝo de la sonvolumeno.
  • neintensa
    1. Prezentanta malfortan efikon.
    1. Kondukata sen grandaj rimedoj kaj fortostreĉoj: en la neindustriaj landoj, la terkulturo estas ankoraŭ neintensa.
  • kampintenso
    Vektora grando, per kiu estas prezentata la kampo (elektra, magneta ktp).
  • elektra kampintenso
    [FIZIKO] Fizika grando, egala al la kvociento de forto, kiu efikas al elektrokvanto, per ĉi tiu kvanto, kaj havanta la saman direkton kiel tiu forto; simbolo: E.
  • magneta kampintenso
    [FIZIKO] Vektora grando, en vakuo egala al la kvociento de magneta fluksodenso per la induktokonstanto; simbolo: H.
  • kurentintenso
    [FIZIKO] Fizika grando, egala al la kvociento de elementa elektrokvanto trafluanta determinitan sekcion de konduktilo, per la infinite mallonga tempo tiurilata; simbolo: I.
    ampero.
  • lumintenso
    [FIZIKO] Intenso de lumo (sen precizigo kiel mezuri ĝin).
    lumiga intenso.

    intensx


    Iel rilatitaj:

    altx atenux fortx grandx kulturx