aroganta

Ofende fiera; malŝate kondutanta kontraŭ aliaj: popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon k ne kompatos junulon (X); arogantaj okuloj (X); al ilia aroganta postulo ni povis respondi nur per silento; arogante rigardi, akcepti vizitanton.
impertinenta.
  • arogantaĵo
    Ago aŭ diro aroganta: ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon, fanfaronas (X).
  • aroganteco
    Eco de iu, io aroganta: vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝas en arogantecon! (Z).
  • arogantulo
    Iu aroganta: paralizi la arogantulojn, kiuj volas altrudi al ni siajn leĝojn (Z).
    aroganta


    Iel rilatitaj:

    altx aristokratx korx